![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/83/Yevgeny_Prigozhin_%252813-06-2023%2529.jpg/640px-Yevgeny_Prigozhin_%252813-06-2023%2529.jpg&w=640&q=50)
Evgenij Prigoĵin
rusia entreprenisto, estro de la Grupo Wagner (1961–2023) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Evgenij Viktoroviĉ Prigoĵin (ruse Евгений Викторович Пригожин, scienca transliterumo Evgenij Viktorovič Prigožin, prononco [Jevgenij Viktoroviĉ Prigoĵin]; naskiĝis la 1-an de junio 1961 en Sankt-Peterburgo, Rusa SFSR, Sovetunio — mortis la 23-a de aŭgusto 2023 en Bologoje distrikto, Tverja provinco, Rusio) estis rusia entreprenisto kaj privatmilitisto, estro de la Grupo Wagner.[1] Krom sia manĝoservo Konkord, li administris la solan privatan restoracion en la konstruaĵo de la Rusia Parlamento; ĝia ekonomia sukceso estis rilata al patroneco fare de la prezidanto Vladimir Putin. Li estis akuzita je implikiĝo en sekretaj propagandaj agadoj de la rusa registaro; li ankaŭ estis la estro de la grupo Wagner, paramilitista (aŭ kvazaŭarmea) rusia organizaĵo fondita en 2014 de Dmitrij Utkin, do konsideriĝas gvida soldulo aŭ dungosoldato.
Evgenij Prigoĵin | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de junio 1961 (1961-06-01) en Sankt-Peterburgo |
Morto | 23-an de aŭgusto 2023 (2023-08-23) (62-jaraĝa) en Kuzhenkino |
Mortokialo | Aviadila akcidento ![]() |
Tombo | Porokhovskoye Cemetery (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio (1991–2023) Sovetunio (1961–1991) ![]() |
Alma mater | Sankt-Peterburga Ŝtata Kemia-Farmamacia Akademio Sankt-Peterburga kolegio de la Olimpika rezervo N. 1 ![]() |
Familio | |
Patrino | Violetta Prigozhina (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Ljubov Valentinova Prigoĵina (–2023) ![]() |
Infanoj | Polina Prigoĵina, Pavel Prigoĵin, Veronika Prigoĵina ![]() |
Parencoj | Efim Iliĉ Prigoĵin (praonklo) ![]() |
Okupo | |
Okupo | restoraciestro militestro gastejestro soldulo provizanto de restoraciaj manĝaĵoj entreprenisto ilustristo ![]() |
En la invado de Rusio en Ukrainion dum 2022-2023, en kiu Prigoĵin estis implikita kun siaj Wagner-trupoj, li venis en konflikton kun la ministerio pri Defendo de la Rusia Federacio. La 23-an de junio 2023 li alvokis al ribelo kontraŭ la armea gvidado kaj baldaŭ post noktomezo marŝis kun la Wagner-trupoj en la urbojn Rostovo ĉe Dono kaj Voroneĵ; vespere de la 24-a de junio li interrompis la ribelon de la Wagner-grupo supoze post la mediacio de la belorusa prezidento Aleksandro Lukaŝenko.