Evento (probablo-teorio)
mezurebla subaro de probabla spaco / From Wikipedia, the free encyclopedia
En probablo-teorio, evento estas aro da rezultoj de hazardoprovoj (subaro de la provrezultaro), al kiu probablo estas atribuita. Tipe, ĉiu subaro de la provrezultaro estas evento (kio signifas, ke ĉiu ano de la aro de ĉiuj subaroj de la provrezultaro estas evento); tamen en difinado de probablospaco eblas ekskludi certajn subarojn de la provrezultaro el la klaso da eventoj (vidu sube).