![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/16/Macaroni_Penguins_%2528js%2529.jpg/640px-Macaroni_Penguins_%2528js%2529.jpg&w=640&q=50)
Ortufa pingveno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ortufa pingveno (Eudyptes chrysolophus) estas specio de pingveno troviĝanta el Ĉeantarkto al la Antarkta Duoninsulo. Ĝi estas unu el ses specioj de krestopingvenoj, kaj ĝi estas tre proksime rilata al la Ŝlegela pingveno, kaj kelkaj fakuloj konsideras ambaŭ kiel ununura specio. Ĝi vestas distingan flavan superokulan kreston (kio nomigas la specion), kaj la vizaĝo kaj supraj partoj estas nigraj kaj tre markite separataj el la blankaj subaj partoj. Plenkreskuloj pezas averaĝe 5.5 kg kaj estas 70 cm longaj. La masklo kaj la ino estas similaj laŭ aspekto kvankam la masklo estas iomete pli granda kaj pli forta kun relative pli granda beko. Kiel ĉe ĉiuj pingvenoj, ĝi estas nefluga birdo, kun aerodinamika korpo kaj rigidaj kaj ebenaj flugiloj kiuj funkcias kiel naĝiloj por mara vivostilo. Ili havas ankaŭ ruĝajn okulojn.
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Ortufa pingveno | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Eudyptes chrysolophus (Brandt, 1837) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Ties dieto konsistas el vario de krustuloj, ĉefe krilo, same kiel malgrandaj fiŝoj kaj cefalopodoj; la specio konsumas pli da marbestoj jare ol iu ajn alia specio de marbirdo. Tiuj birdoj mudas unufoje jare, kaj pasas ĉirkaŭ tri al kvar semajnojn marborde, antaŭ reveni al maro. Nombre ĝis 100,000 individuoj, la reproduktaj kolonioj de la Ortufa pingveno estas inter la plej grandaj kaj plej densaj el ĉiuj pingvenaj specioj. Post pasi la somerajn monatojn reprodukte, la pingvenoj disiĝas al oceanoj por ses monatoj; studo de 2009 trovis, ke la Ortufaj pingvenoj el Kergelenoj veturis ĉirkaŭ 10,000 km en centra Hinda Oceano. Kun ĉirkaŭ 18 milionoj da individuoj, la Ortufa pingveno estas la plej nombra pingvena specio. Tamen oni registris grandajn malpliiĝojn ekde mezo de la 1970-aj jaroj. Tiuj faktoroj rezultis en la fakto, ke ties konservostatuso estis reklasita kiel vundebla.