![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/9/96/Flago-de-Estonio.svg/langeo-640px-Flago-de-Estonio.svg.png&w=640&q=50)
Estonio en la Vintra Olimpiko 1936
sporta delegacio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La estona teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1936 en Garmisch-Partenkirchen havis 5 sportistojn. Ili partoprenis en 4 fakoj. Flagtenanto de la estona teamo estis Johannes Rosenfeldt (de 1940 ĝis 1944 Johannes Raudava). La sportistoj atingis neniun medalon.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d9/Aleksander_Mitt%2C_1936.jpg/160px-Aleksander_Mitt%2C_1936.jpg)
la rapidsketisto Aleksander Mitt en la olimpiko de 1936
Rapidaj faktoj
Estonio en la Vintra Olimpiko 1936 | ||||
![]() | ||||
Vintra Olimpiko 1936 en Garmisch-Partenkirchen | ||||
Flagtenanto: | Johannes Rosenfeldt (de 1940 ĝis 1944 Johannes Raudava) | |||
Sportistoj | 5 en 4 fakoj | |||
Medaloj rango: |
Oro 0 |
Arĝento 0 |
Bronzo 0 |
Sume 0 |
Fermi
Temis pri la dua kaj lasta partopreno de estona nacia teamo en vintra olimpiko en la intermilita tempo: inter la Dua Mondmilito kaj la jaro 1990 estonaj sportistoj devos aparteni al la teamo de Sovetunio. Kunordigis la teamon la Estona Olimpika Komitato (estone Eesti Olümpiakomitee), fondita en 1923.
![]() la skikuristo Vello Kaaristo konkuris en distancoj de 18 kaj de 50 kilometroj |
![]() |
![]() olimpika afiŝo |