From Wikipedia, the free encyclopedia
Oni nomas Esperantidoj tiujn planlingvojn forte influitajn de Esperanto. La unua Esperantido estas eble Mundolinco, proponita de J. Braakman (aŭ Braakmann) el Noordwijk, Nederlando en 1888. La terminon kreis Claus J. Günkel.
Estas projektoj, kiel Ido aŭ la multaj projektoj de René de Saussure, kiuj klare estas Esperantidoj, ĉu ĉar la aŭtoroj tion deklaris, ĉu ĉar la strukturo evidentigas ĝian parencecon. Aliaj Esperantidoj ne estas deklaritaj, sed oni povas vidi ĝian esperantidecon laŭ ties strukturo (pastiĉaj Esperantidoj). Fine estas kelkaj Esperantidoj, kies aŭtoroj deklaris malkaŝe rilaton al Esperanto, sed oni ne klare vidas tion en la strukturo, kiel ekzemple Romanal. Multaj esperantidaj projektoj estas nerektaj Esperantidoj, ĉar ili vere estas "ididoj", do provoj pri reformo de Ido, ĉar idistoj dum la historio pli ofte emis al reformoj ol esperantistoj.
Oni ĝenerale ne aplikas la terminon Esperantido al planlingvoj, kiuj aperis post Esperanto sed havas nur minimuman, apenaŭ rimarkeblan influon de Esperanto, kiel Okcidentalo/Interlingue.
Laŭ la celo, oni povas dividi Esperantidojn en fikciajn kaj nefikciajn. Fikciaj Esperantidoj, kiel Gavaro aŭ Arcaicam Esperantom, estas proponitaj nur kun literaturaj celoj. Nefikciaj Esperantidoj estas projektoj kiuj celas anstataŭigi la Esperanton laŭ la Fundamento, kiel Ido. Oni povas dividi nefikciajn Esperantidojn en radikalaj kaj kompromisaj. Radikalaj projektoj, kiel Ido proponas gravajn ŝanĝojn en Esperanto; kompromisaj planlingvoj, kiel Antido, proponas malpli grandajn ŝanĝojn, kaj ofte restas ie inter Ido kaj Esperanto.
La reformo kaj plibonigo de Esperanto estas celo kaj eĉ revo de centoj kaj centoj da homoj. Kelkaj el ili kredante, ke la manko de sukceso de Esperanto fontas el internaj lingvostrukturaj malperfektaĵoj. Solvinte ilin, la rezulta lingvo atingus la internacian kaj interhoman rolon dezirata por Esperanto.
Se oni studas la problemon skeptike, oni vidas ke kritikoj profunde ŝanĝiĝas dum jardekoj; do tio kio estas nepardonebla eraro por unu generacio, fariĝas malgrava detalo al alia. Ekzemple, la unua kritiko al Esperanto flanke de idistoj estas "mallogikeco" ĉefe de vortstrukturo; post generacioj, oni ne rigardas tion kiel gravan problemon, ĉar laŭ nuna pensomaniero, lingvoj ne funkcias laŭ logiko, sed laŭ internaj reguloj, kiuj ne nepre sekvas formalan logikon kaj, alie, oni rigardas sintakson kiel pli grava ol morfologio. Sekva grava kritiko, de interlingvaistoj estis, ke Esperanto ne estas sufiĉe naturalisma aŭ agrabla al eŭropanoj; hodiaŭ oni batalis ĝuste kontraŭ eŭropcentrismo kaj ofte trovas Esperanton tro eŭropcentra.
Zamenhof diris ke oni forgesas "ke la mondo ne akceptas lingvon internacian ne pro tiuj aŭ aliaj ĝiaj detaloj, sed nur pro malkonfido al la tuta afero", li mem agnoskis ke Esperanto ne estas perfekta, sed nur estas taŭga. Sed por multaj Esperantistoj taŭgeco sufiĉas. Esperantistoj ofte rimarkigas kritikantojn pri tio, ke la supozate "pli perfektaj" planlingvoj estas uzataj multe malpli ol Esperanto. Laŭ Esperantistoj, tio montras ke aŭ la Esperantidoj ne estas signife pli bonaj ol Esperanto, aŭ ke ne multe gravas la perfekteco de lingvo.
Ĉi tiu listo kompreneble ne estas kompleta listo de ĉiuj Esperantidoj, sed ja listas la plej konatajn kaj plurajn ne tiel konatajn.
Aliq estas internacia planlingvo kreita de idista pastro Gilbert Vallaeys en 1930. Ĝi estas inspirita de Ido; sed sen fikseco de la partoj de la diskurso. Nepublikita, ĝi estas konata nur per leteroj de la pastro Vallaeys al kanoniko Borgard, kiu komunikis tion al episkopo Monnerot-Dumaine. La skribaĵojn pri Aliq neniam oni trovis en la monaĥejo kie mortis Vallaeys.
Ekzempleto, citaĵo:
Edilo estis proponita de idisto A. Haugg, el Munkeno, Germanio en 1909. La projekto ricevis bibliotekan klasifikon 413 “1909” HAU de Biblioteko Butler kaj 412.9 de Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen. Bibliografio:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.