Esperanto-eldonserio From Wikipedia, the free encyclopedia
Esperanta Biblioteko Internacia estas kolekto de originalaj libroj kaj tradukoj de diversnaciaj esperantistoj.
La libroj estis eldonitaj en formato 14x10 cm. de la entrepreno Möller & Borel, poste de Ader kaj Borel, kaj fine de Ellersiek & Borel en Berlino. En la kolekto 33 [1] libroj aperis inter 1909 kaj 1924.
№ 32 La Amkonkurantoj triakta komedio originale de Reinhold Schmidt
№ 33 La Regado de Si Mem per Konscia Aŭtosugesto de E. Coué, trad. J. Borel
„La firmao Möller kaj J. Borel fondis tre rimarkindan kaj utilan kolekton de legolibroj kiuj precipe taŭgas por lernantoj kaj ankaŭ kiel literatura vulgarilo ĉar ĉiu volumeto malgraŭ sia eleganta formato kaj la bona presado kostis tre malmulte: 1/10 de spesmilo. En tute aperis 33 numeroj de tiu kolekto de neriproĉeblaj, belstilaj verketoj kiuj sen la dubo troviĝas en ĉiuj Esperantaj hejmaj libraroj.”
„Direktoro de edukejo volas dungi instruiston kaj direktoro de cirko volas dungi akrobaton. Okaze ambaŭ direktoroj difinas renkonton kun siaj kandidatoj por sama horo kaj en unu sama hotelo. Kiajn situaciojn povas naski tiu cirkonstanco, oni facile povas imagi. La traduko estas en bona stilo kaj la agado estas viva kaj amuza. La drameto ŝajnas al mi tre taŭga por grupaj teatretoj,
ĉar la scenaranĝo estas simpla kaj la personaro konsistas el du virinoj kaj kvin viroj.”