municipo en Teruel From Wikipedia, the free encyclopedia
Escucha [esKUĉa] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la oriento de la norda komarko Minbasenoj, kies komarka ĉefurbo estas Utrillas. La vorto Escucha estus komprenebla en hispana kiel aŭskultu, sed kvankam oni ne konas la etimologion de la loknomo oni tute malakceptas ajnan rilaton al tiu signifo.
Escucha | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44770 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 766 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 48′ N, 0° 49′ U (mapo)40.7940597-0.81013060000001 [+] | ||
Alto | 1 184 m [+] | ||
Areo | 41,569591 km² ( 415 6.9 591 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Escucha [+] | |||
Ĝi estas je 67 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas trapasata de la nacia ŝoseo N-420, inter la km 640-643 kaj 646-650, krom de loka ŝoseo kiu konektas kun Palomar de Arroyos. Escucha estas je 1072 msm en la deklivaro de la Sierra de San Just, kie estas gravaj kuŝejoj de lignito. La altitudo gamas inter 1523 m en la Sierra de San Just kaj 960 m borde de la rojo Escucha. Ties jara averaĝa temperaturo estas 12 °C kaj jara precipitaĵo estas de proksimume 500 mm.
La municipo enhavas la loĝlokon Valdeconejos (Valo de Kunikloj).
Nordokcidente: Utrillas | Norde: Montalbán | Nordoriente: Montalbán |
Okcidente: Utrillas | Oriente: Palomar de Arroyos | |
Sudokcidente: Rillo | Sude: Mezquita de Jarque | Sudoriente: Cuevas de Almudén |
En la municipa teritorio de Escucha estas la kuŝejo El Castillo, apartenanta al la epoko de iberoj. Tre interesa materialo trovita estas ceramiko, ofte dekoraciita per geometriaj motivoj.
La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.
Jam en la 20-a jarcento, la elfosado de lignito en la zono de Utrillas, ebligis la instaladon de termoelektra centralo, ekfunkcianta en 1970 kaj fermita en 2012. La malvarmiga sistemo dependis de aerumado kaj ĝi estis unu el plej poluantaj centraloj de Eŭropo per elsendo de dek du milionoj da tunoj de CO2 al la atmosfero, konsumanta ĝis 330 000 tunojn de lignito. En la aktualo oni klopodas serĉi alternativajn projektojn por la reuzado de tiu centralo; ekzemple fabriko de gaso aŭ de biomaso estis konsiderataj maleblaj.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Escucha kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 782 loĝantoj. Sed la kazo estis tute alia: oni pliiĝis ĝis 1453 en 1981 kaj kiam ekis la dekandenco de la centralo oni malpliiĝis iom post iom ĝis nunaj malpli ol 800, tio estas oni perdis preskaŭ la duonon.
Bazo de ekonomio estas malmulta agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj). Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la trinava preĝejo, ermitejo, minmuzeo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.