Esako (helene Αίσακος, latine Aesacus) estis en la helena mitologio filo de troja reĝo Priamo kaj de lia unua edzino Arisba From Wikipedia, the free encyclopedia
Esako (helene Αίσακος, latine Aesacus) estis en la helena mitologio filo de troja reĝo Priamo kaj de lia unua edzino Arisba. Sed aliaj fontoj sciigas, ke lia patrino estis nimfo Aleksirhoo. Esako estis profetanto same kiel lia avo Meropso, de kiu li profetantan arton lernis. Esako antaŭdiris, ankoraŭ antaŭ naskiĝo de la reĝido Pariso, ke tiu ĉi reĝa filo fariĝos kaŭzo de troja pereo. Lia antaŭdiro eĉ alvokis postulon, ke Pariso estu senprokraste mortigita. Tio ne okazis kaj la orakolo post jaroj plenumiĝis.
Esako | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Okupo | politikisto |
Patro | Priamo |
Patrino | Aleksiroo |
Edzo/Edzino | Asterope • Hesperio |
Esako enamiĝis en Asteropen, filinon de la rivera dio Kebreno (alia versio parolas pri nimfo Hesperia). Ŝi foje antaŭ li fuĝis, surtretis serpenton kaj en momento mortis. Malespera Esako ĵetis sin el alta klifo en maron, sed dioj kompatis kaj transformis lin en naĝbirdon grebon. De tiam la grebo ripete ĵetas sin en maron, mergiĝas en profundaĵon kaj denove elmergiĝas.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.