Erotikaj helpiloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Erotikaj helpiloj estas iloj uzataj por kontentigo de bezonoj erotikaj kaj seksaj de homo. La plej popularaj de ili estas vibriloj, anstataŭiloj de vagino, peniso, mano kaj multaj aliaj apartenaĵoj. Oni ne rigardas kiel sekshelpilojn kondomojn, kontraŭkoncipojn (rimedoj, medikamentoj kiuj preventas gravedon), pornografion ktp.
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Februaro 2012) |
Sekshelpilojn ofte uzas homoj solaj kiuj por variaj kaŭzoj ne havas seksan kunulon. Erotikajn helpilojn uzas ankaŭ ĉiuaĝaj geedzoj, paroj por plibonigi, variigi seksajn travivaĵojn . Precipe utilaj estas helpiloj ĉe paroj kun diversaj seksaj konstitucioj.