![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/82/Hans_Werl_Erzbischof_Ernst_von_Bayern.jpg/640px-Hans_Werl_Erzbischof_Ernst_von_Bayern.jpg&w=640&q=50)
Ernesto de Bavario (Kolonjo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ernesto de Bavario (1554–1612) de la dinastio Vitelsbaĥoj estis princepiskopo de Freising, Hildesheim, Lieĝo, Monastero, princ-abato de la imperia abatejo Stablo-Malmedy, kaj de 1583 ĝis 1612 princo-elektisto kaj ĉefepiskopo de Kolonjo.
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ernesto de Bavario (apartigilo) |
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Li estis elektita en Kolonjo por konservi la katolikecon de Kolonjo kaj eviti ke Kolonjo kaj granda parto de norda Germanio fariĝu protestantaj, post kiam la antaŭa ĉefepiskopo, Gebhardo de Waldburg-Trauchburg, konvertiĝis al protestantismo. Lian elekton tuj konfirmis la papo, malgraŭ la malpermeso de la Koncilio de Trento kontraŭ tia amasigo de ekleziaj postenoj.
Lin postsekvis dum du jarcentoj multaj Vitelsbaĥaj princoj sur la kolonja posteno.
- Kategorio Ernesto de Bavario (Kolonjo) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri episkopo kaj Kolonjo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |
![]() |