La rojo Erlenbach estas 9 km longa orografie maldekstra alfluanto de la Lauter en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Erlenbach | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Vasgovio, Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 9,04 km |
Fluo | |
Fonto | Löffelsberg apud Oberschlettenbach |
- Alteco super marnivelo | 272 m |
Enfluejo | Wieslauter en Niederschlettenbach |
- Alteco | 203 m |
Geografio | |
Trairataj komunumoj | Oberschlettenbach, Vorderweidenthal, Erlenbach, Niederschlettenbach |
Alfluantoj | |
- Maldekstraj | Mohrbach, Wiesenbrunnenbach |
Geografio
Rivervojo
La rojo Erlenbach havas ĉefan kaj flankan fontojn, kiuj apudas kelkajn cent metrojn ĉe la orienta flanko de la 445 m alta monto Löffelsberg. La fontoj estas en la regiono Vasgovio.
Komence la ĉefa rojo fluas orienten kaj pasas loĝkvartalon de Oberschlettenbach. post 2 km la du fontrojoj kuniĝas. Poste la rojo turniĝas suden kaj trafluas la komunumojn Vorderweidenthal kaj Erlenbach. En Niederschlettenbach ĝi enfluas de maldekstre en la rivereton Wieslauter.
Alfluantoj
- Wüstenborn (dekstre)
- Kleisterbach ( dekstre ), 1,4 km
- Zimbach ( dekstre )
- Eisenbach ( dekstre ), 1,4 km
Vidindaĵoj
- bestparko, Burgo Lindelbrunn
Tuj oriente de la fontareo troviĝas la best- kaj migroparko Wild- und Wanderpark Südliche Weinstraße kaj la burgo Lindelbrunn.
- Burgo Drachenfels
La burgo Drachenfels situas 3 km okcidente de la rivereto.
- Burgo Berwartstein
La hodiaŭ ankoraŭ priloĝata burgo Berwartstein staras supre de la samnoma vilaĝo. Ĝi iam estis posedo de la kavaliro Hans von Trotha, kiu estas konata kiel Hans Trapp.
- St.-Anna-Kapelo
Hans von Trotha mortis en 1503 kaj estis entombigata en la Kapelo de Sankta Anna supre de la enfluejo de Erlenbach en la rivereto Wieslauter.
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.