From Wikipedia, the free encyclopedia
Eritreo (latine Centaurium erythraea) estas specio el la familio de la Gencianacoj (Gentianaceae). La specio kreskas en herboriĉaj, humidaj lokoj kaj en arbaroj sur sabla grundo. La specio estas sufiĉe rara kaj kelkloke protektata.
Eritreo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Centaurium erythraea | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specio | ||||||||||||
Centaurium erythraea | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Ĝi estas malmulte disbranĉiĝinta, senhara planto de 5–40 cm alto, kun platigitaj grapoloj.
La floro estas rozkolora ĝis ruĝa kaj havas diametron de 1-1,5 cm. La petaloj estas deformitaj al tubo kun kvin elstaraj baskoj. La kaliko havas kvin longajn mallarĝajn "dentojn". La floroj formas platigitajn grapolojn kiuj floras de junio aŭ julio ĝis septembro.
La frukto estas kapsulo.
La planto havas kontraŭajn tigofoliojn. La radikfolioj estas en rozeto, kiu estas ovala, elipsa aŭ iom spatelforma.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.