Erika Mann
From Wikipedia, the free encyclopedia
Erika Julia Hedwig MANN (naskiĝis la 9-an de novembro 1905 en Munkeno, mortis la 27-an de aŭgusto 1969 en Zuriko, Svislando) estis germana verkistino, ĵurnalistino kaj aktorino. Ŝi estis la filino de Thomas Mann, la fratino de Klaus Mann kaj Golo Mann kaj la nevino de Heinrich Mann.
- Ĉi tiu artikolo temas pri la verkistino Erika Mann (1905–1969). Oni ne konfuzu ŝin kun la samnoma politikistino Erika Mann (nask. 1950), membro de la Eŭropa Parlamento.
Erika Mann | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Erika Mann | |||||
Naskiĝo | 9-an de novembro 1905 (1905-11-09) en Munkeno | ||||
Morto | 27-an de aŭgusto 1969 (1969-08-27) (63-jaraĝa) en Zuriko | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Cerba kancero vd | ||||
Tombo | Kilchberg cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Munkeno vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Germanio vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Thomas Mann vd | ||||
Patrino | Katharina Mann vd | ||||
Gefratoj | Elisabeth Mann-Borgese, Monika Mann (en) , Golo Mann, Michael Mann (en) kaj Klaus Mann vd | ||||
Edz(in)o | Wystan Hugh Auden (1935–1969) Gustaf Gründgens (1926–1929) vd | ||||
Amkunulo | Therese Giehse vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro teatra aktoro verkisto de porinfana literaturo publikigisto eseisto ĵurnalisto aŭtobiografo scenaristo verkisto milita ĵurnalisto vd | ||||
Laborkampo | Eseo, ĵurnalismo, opinia ĵurnalismo, ĵurnalismo pri milito, kabaredo kaj aktorado vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La verkaro de Erika Mann konsistas ĉefe el infanliteraturo, rakontoj, eseoj, vojaĝraportoj, biografioj kaj tekstoj por la kontraŭnazia kabaredo Die Pfeffermühle kun kiu ŝi tre sukcese turneis tra Eŭropo. La nomon Die Pfeffermühle (la pipra muelilo) inventis ŝia patro Thomas Mann. En la jaro 1933 Erika Mann elmigris al Svislando, kvar jarojn poste al Usono. Tie ŝi provis daŭrigi sian kabaredan laboron (nomante la entreprenon The Peppermill), sed ne gajnis tiel grandajn sukcesojn kiel en Eŭropo. En 1952 ŝi revenis al Svislando, kie ŝi restis ĝismorte.