Ereĥteo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ereĥteo aŭ Erekteo (el la greka Ἐρεχθεύς, IFA [ɨˈrɛkθjuːs,-θɪəs], «rompanta»[1]) estas la nomo de prareĝo de Ateno, laŭ la helena mitologio. La plej antikvaj fontoj identigas lin al Eriĥtonio[2], sed de la 4-a jarcento a.K. kaj dum la klasika epoko ambaŭ aperas kiel malsamaj figuroj, avo (nomiĝinta ĉu Eriĥtonio ĉu ankaŭ Ereĥteo) kaj nepo. Tamen, tiamaj verkistoj kiaj Plutarko ankoraŭ unuigis ambaŭ personojn en ununura mita fondinto nomiĝinta Ereĥteo[3]. Ankaŭ Eŭripido, en sia lasta tragedio, Ereĥteo (423-422 a.K.), kreas rolulon devenantan el du figuroj, unu mita kaj alia verŝajne historia.
Ereĥteo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Pandion I |
Patrino | Zeuxippe |
Edzo/Edzino | Praxithea |
Kunulo | Prokriso |
Infanoj | Cecrops II • Prokriso • Pandorus • Cristinel Lucan • Thespius • Orneus • Oritio • Creusa • Chthonia • Protogeneia • Pandora • Aglaura • Alcon • Merope • Eupalamus • Sicyon • Colophonia |
Modernaj mitologoj kiaj Müller[4] kaj François Noël[5] defendis la version pri ununura figuro, surbaze de la plej antikvaj fontoj, kiaj Homero[6][7], kiu nur agnoskis unu figuron, la aŭtoktonan reĝon de Ateno. Platono estis la unua fonto kiu mencias du[8], sed postaj elstaraj verkistoj kiaj Higeno kaj Pseŭdo-Apolodoro apogas lin kaj ja diferencigas du mitajn rolulojn, ĉu oni nomu la unuan Eriĥtonio ĉu ankaŭ Ereĥteo.
Surbaze de tiu ĉi lasta interpreto, la klasikaj kronologistoj diferencigis la jenajn du malsamajn reĝojn, samnomajn.