Epopeo pri Gilgameŝ
From Wikipedia, the free encyclopedia
La epopeo pri Gilgameŝ[1] estas epika ciklo, dediĉita al Gilgameŝ, heroo[2] de antikva Mezopotamio. Temus pri sumeraj rakontoj pri reĝo (kaj duon-dio) Gilgameŝ de Uruk kaj ĉirkaŭ la rilato inter Gilgameŝ kaj Enkidu. Enkidu estas sovaĝa viro kreita de la dioj kiel la egalulo de Gilgameŝ, por fariĝi lia kunulo kaj kun-aventuristo - la ununura kapabla egali lin en forto.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Gilgameŝ kaj Gilgameŝ (mangao). |
Epopeo pri Gilgameŝ | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | akada lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | sen valoro | ||||
Ĝenro | epopeo | ||||
| |||||
Disigitaj epizodoj de tiu ĉi ciklo konserviĝis en la sumera lingvo. Akadanoj prunteprenis ilin, sistemigis kaj kreis en sia lingvo unuecan poemon pri Gilgameŝ, konsistantan el 12 partoj.
Oni konjektas ke la Gilgameŝ-epopeo[3] eble estas la plej malnova poemrakonto en la mondo. Ĉi tiu epopeo estis de granda influo sur la literaturo de la Mezoriento kaj inspiris multajn poetojn kaj aliajn artistojn. La temoj de ĉi tiu klasika epopeo estas universalaj kaj de ĉiuj tempoj: senkondiĉa amikeco, timo pro la morto kaj la serĉado de senmorteco. Parte tial tiu ĉi majstroverko eĉ post 5,000 jaroj ankoraŭ aktualas.
Evidentiĝas, ke Gilgameŝ estis historia persono, reganto de la urbo Uruk, kiu fariĝis grava centro de Mezopotamio. En la legendo estas rakontite kiel la heroo organizis liberigan militon kontraŭ regado de Kiŝ. En akada poemo Gilgameŝ estas prezentita kiel kaprica reganto, deviganta virojn konstrui urbomurojn kaj forprenanta fraŭlinojn en sian haremon. Kun sia amiko Enkidu, li faris heroaĵojn. Mem la diino Iŝtar, konsternita pro lia forto kaj saĝeco, proponas, ke li edziĝu al ŝi. Antaŭvideme Gilgameŝ rifuzis la proponon, memorigante ke ŝi perfide pereigis ĉiujn antaŭajn amorantojn. Laŭ peto de la ofendita diino, ŝia patro Anu sendis al Uruk ĉielan bovon, kiu trinkis la akvojn de Eŭfrato kaj ruinigis la tutan teron per sia spirado. Tamen Gilgameŝ kaj Enkidu mortigis la monstron. Finfine la batalo kontraŭ la dioj superis la fortojn de la heroo. Mortis lia amiko Enkidu, sed Gilgameŝ rifuzis lian morton kaj restis longe apud la kadavro, eĉ kiam ĝi ekputriĝis. Fine tial li mem forveturis al fora vojaĝo por akiri privilegion de senmorteco. Li tranaĝis oceanon kaj atingis insulon, kie loĝis lia praulo Utnapiŝtim kun sia edzino. Laŭ ilia konsilo, Gilgameŝ subiris al mara fundo kaj prenis de tie magian arbuston, kiu transformus oldulon je junulo, sed aperis serpento, kiu forrabis de li ĉi tiun kreskaĵon.
La ĉefa penso reduktiĝas al tio, ke eĉ grandaj herooj ne povas akiri eternan vivon kaj devas obei al la dioj.
Lastatempaj esploroj ligas la eposon de Gilgameŝ al la 12 laboroj de Heraklo (la homologo greka de la romia heroo Herkulo), kvankam la babilona legendo antaŭas de preskaŭ 1000 jaroj la verkon de Homero.[4]