From Wikipedia, the free encyclopedia
La episkopujo Trier aŭ episkopujo Treviro (germane Bistum Trier, latine Dioecesis Trevirensis) estas la plej malnova germana rom-katolika diocezo en la eklezia provinco Kolonjo. Sidejo de la episkopo estas la urbo Treviro (germane Trier) kun la katedralo. Ekde 2009 la episkopo estas Stephan Ackermann.
Episkopujo Treviro | |||
---|---|---|---|
Episkoplando | |||
Blazono | |||
diocezo de Katolika Eklezio [+] | |||
Lando | Germanio | ||
Akvokolektejo | 12 870 km² (1 287 000 ha) [+] | ||
Areo | 12 870 km² (1 287 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 2 457 000 [+] (2017) | ||
Denseco | 190,91 loĝ./km² [+] [+] | ||
Vikimedia Komunejo: Roman Catholic Diocese of Trier [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La episkopujo entenas grandajn partojn de la germanaj federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando kaj la eksklavo Kirchen (Sieg). Ĝi estas la plej malnova rom-katolika episkopujo de Germanio. Episkopo Eucharius fondis ĝin (plej frue) en la 3-a jarcento. Ĝis la 19-a jarcento Treviro estis ĉefepiskopujo. La ĉefepiskopo de Treviro estis princelektisto de la Sankta Romia Imperio kaj estis samtempe (sekulara) reganto super la elektoepiskopujo Treviro, Kurtrier, kiun oni ne konfuzu kun la ĉefepiskopujo Treviro, kie li estis eklezia reganto. Tiuj du havis malsamajn administrajn strukturojn kaj malsamajn teritoriojn.
-, Ĉefaj Lernejoj
en Treviro:
ekster Treviro:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.