Episkopo de Monmouth
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Episkopujo kovras la historiajn kimrajn provincojn de Monmouthshire kun la Katedralo lokita en "Cathedral Church of Saint Woolos" en Newport, kiu estis altigita al tiu statuso en 1921.
La Episkopejo estas Bishopstow, kiu estas en centra Newport.
La Diocezo estas unu el la novaj diocezoj fonditaj en 1921 kiam la Eklezio en Kimrio fariĝis sendependa de la establita Eklezio de Anglio. La nuntempa episkopo estas lia Pastra Moŝto Dominic Walker OGS, la 9-a episkopo de Monmouth, kiu antaŭe estis Regiona Episkopo de Reading en la Eklezio de Anglio. Lia antaŭulo, Lia Plej Pastra Moŝto D-ro Rowan Williams, estis nomumita Ĉefepiskopo de Canterbury en 2002 - la unua kimra episkopo kiu okupas la postenon depost la Angla Reformacio en la 16-a jarcento. Li ankaŭ estis Ĉefepiskopo de Kimrio kiam li estis nomumita al Canterbury kaj estis titolita kiel "La Plej Pastra Moŝto D-ro Rowan Williams, Ĉefepiskopo de Kimrio kaj Episkopo de Monmouth."