Enpaĝigo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Enpaĝigo estas la laboro pri la grafika aspekto de presitaj dokumentoj, nome la dismeto en la paĝo de kompostitaj tekstoj, bildoj, ornamaĵoj kaj simile. Laborilo tiucela estas kreo de modelkoncepto, do detala videbligo de pensa bildo en presaĵo aŭ samsenca elektronika publikaĵo: Tiu videbligo donas al la kreanto kaj al la komisianto impreson pri la formo de la posta realigo kaj per tio servas kiel deviga decidobazo por la plua realigo. La enestaj tekstoj ne devas laŭi la postan originalon (povas esti sensenca plenigoteksto, kiu tamen donas realisman impreson pri la grafika rezulto).