Encyclopædia Britannica
enciklopedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Encyclopædia Britannica estas la plej aŭtoritata enciklopedio de la anglalingva mondo. La artikoloj en tiu ĉi enciklopedio estas ĝenerale konsiderataj akurataj, fidindaj kaj bone verkitaj.
Encyclopædia Britannica | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Andrew Bell |
Lingvoj | |
Lingvo | brita angla lingvo |
Eldonado | |
Eldonejo | Encyclopædia Britannica Inc. |
Ĝenro | enciklopedio |
La unua eldono estis eldonita dum 1768-1771 en Edinburgo, Skotlando, en tri volumoj, kiel parto de la Skota klerismo. Kompare kun la franclingva Encyclopédie, Encyclopædia Britannica estis ekstreme konservema. Postaj eldonoj estis tradicie dediĉitaj al la reganta ŝtatestro.
En la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento oni unuafoje eldonis Encyclopædia Britannica en Londono. La ĵurnalo The Times estis ĝia eldonejo. La 11-a eldono la Britannica eldoniĝis de la Universitato de Kembriĝo. Poste la aŭtorrajtoj estis venditaj al Sears Roebuck kaj la redaktejo de la enciklopedio transloĝiĝis al Ĉikago, Usono. Tamen la angla lingvo de la teksto estas brita kaj ne usona. Roebuck en la jaro 1941 donacis ĉiujn rajtojn al la Universitato de Ĉikago. En 1996 riĉa sviso Jacqui Safra aĉetis la aŭtorrajton.