Emerito
From Wikipedia, the free encyclopedia
Emerito estas eksa laboristo kiu retiriĝis pro maljuniĝo, grava malkapabliga malsano aŭ aliaj kialoj kaj nun ricevas pension. La pensio povas veni de la ŝtato aŭ de privata pensia fonduso, en kiu la emerito regule enmetis parton de sia salajro, ofte dum sia tuta labora vivo.
En multaj landoj la kreskanta vivdaŭro kreskigis la nombron de emeritoj. Tiel en kelkaj landoj emeritoj estas kaj kreskanta politika premgrupo kaj kreskanta ekonomia pezo por la ŝtato.
- Kategorio Emerito en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Emerito en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)
![]() |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |