![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/38/Gnome-face-embarrassed.svg/langeo-640px-Gnome-face-embarrassed.svg.png&w=640&q=50)
Embaraso
emocio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Embaraso (komparu ekzemple kun la angla vorto "embarrassment") laŭ PIV estas
- situacio, el kiu oni ne povas facile eliri, kaj kiu kaŭzas ĝenon, ŝanceliĝon aŭ konfuzon (en la germana lingvo "Peinlichkeit"), respektive
- la sento mem, kaŭzita de tia situacio (en la germana lingvo "Verlegenheit").
![Gnome-face-embarrassed.svg](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/38/Gnome-face-embarrassed.svg/220px-Gnome-face-embarrassed.svg.png)
Temas do pri sento de ĝeno, konfuziĝo, nesekureco kaj honto, kiu ofte aperas en socie malagrablaj situacioj, en kiu la koncernato perdas parton de sia digno aŭ reputacio.