Emacs
familio de multkapablaj etendeblaj tekstoredaktiloj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Emacs, ofte Esperantigita Emakso, estas tekstoredaktilo kiu abundas je iloj kaj estas populara ĉe programistoj. Ĝi estis komence kreita de Richard Stallman en 1976 kiel aro de makrooj por la redaktilo TECO (la nomo venas de la angla Emacs, kiu estas mallongigo de "Editor MACroS").
Rapidaj faktoj Programisto, Lasta stabila versio ...
Emacs | |
---|---|
Programisto | Richard Stallman |
Lasta stabila versio | 26.3 (28-a de aŭgusto 2019) |
Operaciumo | Plursistema |
Programlingvo | C, LISP |
Programtipo | Tekstoprilaborilo |
Permesilo | GNU GPLv3 |
Retejo | www.gnu.org/software/emacs |
Fermi
Post la unua formo, Emacs jam estis reimplementita multfoje. Nuntempe, la du plej popularaj versoj estas GNU Emacs (ankaŭ verkita de Stallman) kaj proksima parenco XEmacs. Parole, "Emakso" ofte temas pri specife GNU Emacs.