Ellen Churchill Semple
usona geografo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ellen Churchill Semple (8a de januaro 1863 – 8a de majo 1932) estis usona geografo.
Ellen Churchill Semple | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de januaro 1863 (1863-01-08) en Louisville |
Morto | 8-an de majo 1932 (1932-05-08) (69-jaraĝa) en okcidenta Palm Beach |
Tombo | Cave Hill Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Vassar College (en) |
Okupo | |
Okupo | geografo verkisto geopolitikisto universitata instruisto |
Ellen naskiĝis en Louisville, Kentukio, la plej juna de kvin filoj de Alexander Bonner Semple kaj Emerine Price. Ŝi estas asociita ĉefe kun verkoj en antropogeografio kaj mediprotektismo.
Per serio de libroj kaj artikoloj disvastigis kelkajn aspektojn de la verkaro de la germana geografo Friedrich Ratzel al la angloparolanta komunumo. Fakuloj ofte atribuas al Semple rimarkindan intereson en la media determinismo, nome teorio kiu asertas, ke la fizika medio, pli ol la sociaj kondiĉoj, determinas la kulturon; tamen ŝia posta verkaro nuancigis la mediajn influojn anstataŭ la determinisma efiko de la medio super la kulturo, montrante pli ampleksan malkonsenton de fakuloj kun la media determinismo post la Unua Mondmilito.
Semple studis en la Vassar College kaj en la Universitato de Lepsiko. Ŝi profesoris en la Universitato de Ĉikago kaj la Universitato Clark. Ŝi mortis en West Palm Beach, Florido. La bazlernejo Ellen C. Semple en Louisville portas tiun nomon honore al Semple. Ŝi estis entombigita en la nacia tombejo de Cave Hill en Louisville.