Eliraĵo (geografio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Eliraĵo aŭ geografia koridoro estas longeca entrudaĵo de geopolitika ento, kia subnacia aŭ enlanda administra unuo aŭ suverena ŝtato.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/99/Namibia_Regions_Caprivi_250px.png/180px-Namibia_Regions_Caprivi_250px.png)
Kvankam simila al duoninsulo laŭ formo, eliraĵo ne nepre estas ĉirkaŭata de akvo je tri flankoj kaj konektita al geografia ĉeftero. Anstataŭe, ĝi estas limigita de tera landlimo je almenaŭ du flankoj kaj eletendas el la pli granda geografia korpo de la administra unuo.
En usonangla la termino panhandle (patotenilo) estas ofte uzata por priskribi relative longan kaj mallarĝan eliraĵon, kia ĉe la plej okcidenta etendo de Florido. Malpli oftaj similaj terminoj estas chimney (kameno, se eliro estas norden, ĉar kameno faras tion el tegmento) kaj bootheel (kalkanumo, se eliro estas suden, kiel kalkanumo sub ŝuo).
Aliaj similaj terminoj uzataj povas esti strio, streko, zono, botelkolo aŭ kokokolo.