Elektrostatiko estas la fako de fiziko kiu studas statikan elektran kampon kun ŝargitaĵoj.
Baza fakto de elektrostatiko estas la kulomba leĝo, laŭ kiu du ŝargitaj korpoj altiras aŭ forpuŝas sin proporcie al la produto de la ŝargoj kaj inverse proporcie al sia distanco. Tiu ĉi forto do efikas, kvankam malsamforte, je ajna distanco. Depende de la ŝargo ĝi povas esti multoble pli forta ol la gravito (inter la du partoj de hidrogena atomo 40-oble), sed ĉar pozitivaj kaj negativaj ŝargoj nuligas sin reciproke, la kosmo tamen estas regata de gravito.
La altiron de elektre ŝargitaj korpoj oni konstatis jam en antikvaj tempoj, precipe pri sukceno, kiu facile ŝargiĝas pro frotado per taŭga materialo. La helena vorto por sukceno, ἤλεκτρον (elektron), estas la etimo de la vorto "elektro".
La generatoro de Van de Graaff aŭ bendgeneratoro estas elektrostatika maŝino kiu uzas moveblan bendon por amasigi grandajn kvantojn de elektra ŝargo sur la surfaco de kava metala sfero. La diferencoj de potencialo tiel atingitaj per generatoro de Van de Graaff povas atingi kvin megavoltojn. La diversaj aplikoj de ĉi tiu maŝino inkludas la produktadon de ikso-radioj, sterilizon de alimentoj kaj eksperimentojn de partikla fiziko kaj nuklea fiziko.
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.