![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/78/LietuvaElektrenai.png/640px-LietuvaElektrenai.png&w=640&q=50)
Elektrėnai
urbo de Litovio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Elektrėnai estas urbo en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Elektrėnai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Vilnius (Vilno), kaj situas meze inter la du plej grandaj urboj de Litovio, Vilno kaj Kaŭnaso, proksime de la aŭtoŝoseo kiu ligas la du urbojn. Elektrėnai fondiĝis dum la jaro 1961 kiel loĝurbo por la laboristoj de la tiam konstruata proksima elektrejo, kaj tion respegulas la urbonomo, kiu devenas de la litova vorto elektra. En 2023 en la urbo vivis 11 753 loĝantoj sur areo de 21 kvadrataj kilometroj, kio en 2023 rezultigis loĝdenson de 560 loĝantoj/km².
Pliaj informoj Bazaj datumoj ...
Elektrėnai | |
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
---|---|
ŝtato: | ![]() |
distrikto: | ![]() |
komunumo: | Elektrėnai |
loĝantaro: | 11 753 (en 2023) |
areo: | 21 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 528 |
koordinatoj: | 54° 46′ norde, 24° 38′ oriente |
Fermi
Plia urbeto de la komunumo nomiĝas Vievis.