Elektodistrikto Rejnvalo (germane Wahlkreis Rheintal) estas administra unuo de Kantono Sankt-Galo en Svislando, formita laŭ la nova kantona konstitucio de la 10-a de junio 2001.
Elektodistrikto Rejnvalo | |
---|---|
Kantono | Sankt-Galo |
Ĉefloko | Ne estas ĉefloko |
Geografia situo | CH1903: 759417 / 250200 (mapo)47.3833333333339.55 |
Nombro de loĝantoj | 66522 (2009-12-31) |
Areo | 138,37 km² |
Loĝantardenseco | 481 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1723 |
La elektodistrikto konsistas el la malnovaj distriktoj Supra Rejnvalo kaj Malsupra Rejnvalo (sen la komunumo Thal). Je la 31-a de decembro 2006 la elektodistrikto Rejnvalo havis 64 138 loĝangojn. Ĝi kovras areon de 138,37 km².
Geografio
La sankt-gala elektodistrikto Rejnvalo konsistas el la nordorienta parto de la svisa flanko de la Rejnvalo, kiun trafluas la Alpa Rejno. La elektodistrikto Rejnvalo frontas oriente al Aŭstrio, en ĝia plej suda punkto al Liĥtenŝtejno, sude al la elektodistrikto Werdenberg, okcidente al Kantono Apencelo Interna, nordokcidente al Kantono Apencelo Ekstera kaj je la nordokcidenta pinto al la elektodistrikto Rorschach.
Komunumoj en la elektodistrikto Rejnvalo
La elektrodistrikto Rejnvalo konsistas el la sekvantaj komunumoj:
La nombroj de loĝantoj datiĝas de la 31-a de decembro 2006
- Altstätten SG, 10595 loĝantoj
- Au-Heerbrugg, 6661 loĝantoj
- Balgach, 4077 loĝantoj
- Berneck, 3396 loĝantoj
- Diepoldsau, 5556 loĝantoj
- Eichberg SG, 1324 loĝantoj
- Marbach SG, 1878 loĝantoj
- Oberriet SG, 7816 loĝantoj
- Rebstein, 4224 loĝantoj
- Rheineck SG, 3226 loĝantoj
- Rüthi SG, 1945 loĝantoj
- Sankt-Margreto, 5338 loĝantoj
- Widnau, 8095 loĝantoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.