![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/55/Wappen_des_Landkreises_Elbe-Elster.svg/langeo-640px-Wappen_des_Landkreises_Elbe-Elster.svg.png&w=640&q=50)
Distrikto Elbe-Elster
Distrikto en Brandenburgo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Elbe-Elster (germane: Landkreis) situas en la sudo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Herzberg (Elster) estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 889,36 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 100 902 homoj; do meznombre 66 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Elbe-Elster estas signita per 3.
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
Administra urbo: | Herzberg (Elster) |
Areo: | 1 889 km² |
Loĝantoj: | 100 902 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 57 po km² |
Aŭtokodo: | EE |
Municipokodo: | 12062 |
Komunumoj: | 33 |
Situo ene de Brandenburgio | |
![]() |
Najbaraj distriktoj estas norde Teltow-Fläming (13) kaj Dahme-Spreewald (2), oriente Oberspreewald-Lausitz (7), la saksaj distriktoj Riesa-Großenhain en la sudo kaj en la okcidento Torgau-Oschatz plus la saksianhalta distrikto Wittenberg.
La distrikta nomo aludas al la du riveroj Elbo kaj Nigra Elster, kiuj trafluas la teritorion.