From Wikipedia, the free encyclopedia
El laberinto del fauno (La labirinto de la faŭno) estas hispana-meksika[1] fantazio-hororo-dramo-filmo de Guillermo del Toro, aperinta en 2006.
El laberinto del fauno | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | El laberinto del fauno |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 27 maj. 2006, 22 feb. 2007, 11 okt. 2006, 20 okt. 2006, 29 dec. 2006, 19 jan. 2007 |
Ĝenro | fantasta filmo, filma dramo, magic realist film, horora filmo, fabelfilmo |
Kameraado | Guillermo Navarro |
Reĝisoro(j) | Guillermo del Toro |
Produktisto(j) | Alfonso Cuarón • Guillermo del Toro • Frida Torresblanco |
Scenaro | Guillermo del Toro |
Filmita en | Madrido |
Loko de rakonto | Hispanio |
Muziko de | Javier Navarrete |
Rolantoj | Ivana Baquero • Ariadna Gil • Doug Jones • Sergi López • Maribel Verdú • Álex Angulo • Roger Casamajor • Federico Luppi • Manolo Solo • Iván Massagué • Gonzalo Uriarte • Eusebio Lázaro • Juanjo Cucalon • Mario Zorrilla • Fernando Albizu • José Luis Torrijo • Fernando Tielve |
Produktinta firmao | Telecinco Cinema |
Honorigoj | Saturn Award for Best International Film • Central Ohio Film Critics Association Award for Best Foreign Language Film • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio • Akademia Premio por la Plej Bonaj Ŝminkado kaj Frizado • Akademia Premio por la Plej Bona Ensceniga Fasonado • Ignotus Award for Best Audiovisual Production • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento (Longforma) |
IMDb | |
"La labirinto de la faŭno" disvolviĝas en ne-identigita regiono en la nordo de Hispanio, dum la jaro 1944, kvin jarojn post la hispana civila milito. Ĝi rakontas la interesan vojaĝon de Ofelia (Ivana Baquero), 13-jara knabino tre ŝatanta fantaziajn librojn, kiu kune kun sia patrino, Carmen (Ariadna Gil), en malforta sanstato pro ŝia profunda gravedeco, translokiĝas ĝis malgranda vilaĝo, kie estis postenigita Vidal (Sergi López), kruela kapitano de la frankista ĝendarmaro ("Guardia Civil"), novedzo de Carmen (tial ke la patro de Ofelia mortis komence de la milito), ulo por kiu Ofelia sentas nenian inklinon.
Kapitano Vidal estis postenigita tie por fini kun la lastaj restaĵoj de la respublikana rezistado, kaŝita en la montoj de la regiono, pro kio li ne hezitas uzi tutan serion da procedoj, inkluzivante mortigon kaj torturon, ankaŭ alproprigante al si kaj porciumante la proviantadon de la civila popolo de la regiono.
Vidal lokis sian centron de operacioj en malnova muelejo situanta for de la vilaĝo. Krom ĝendarmoj, atendas ilin en la muelejo Mercedes (Maribel Verdú), junulino de la vilaĝo, kiu estas ŝarĝita de la ceteraj membroj de la servo, kaj doktoro Ferreiro (Alex Angulo), kiu ŝarĝiĝas de la malfirma sanstato de Carmen.
Iun nokton Ofelia malkovras ruinojn de labirinto kie ŝi renkontas faŭnon (Doug Jones), strangan kreitaĵon kiu revelacias ion al ŝi: Ofelia ne reale estas tiu, kiun ŝi kredas esti, sed princino, lasta de sia genealogo, kiun ŝia popolo delonge atendas. Por povi reveni, ŝi devos trapasi tri provojn antaŭ ol venu plenluno. Dum la trapaso de sia misio, fantazio kaj brutala realeco intermiksiĝas, formante historion kie magio kiu ĉirkaŭas ŝin servas al Ofelia por eskapi la kruelan realecon, en kiu ŝi troviĝas mergita.
Disdonitaj la 28-an de januaro 2007.
Kategorio | Persono | Rezulto |
---|---|---|
Goja-premio por plej bona filmo | Nomumita | |
Goja-premio por plej bona reĝisoro | Guillermo del Toro | Nomumita |
Goja-premio por plej bona aktoro | Sergi López | Nomumita |
Goja-premio por plej bona aktorino | Maribel Verdú | Nomumita |
Goja-premio por plej bona rivelita aktorino | Ivana Baquero | Gajninto |
Goja-premio por plej bona originala scenaro | Guillermo del Toro | Gajninto |
Goja-premio por plej bona foto | Guillermo Navarro | Gajninto |
Goja-premio por plej bona muntado | Bernat Vilaplana | Gajninto |
Goja-premio por plej bona arta direktado | Eugenio Caballero | Nomumita |
Goja-premio por plej bona originala muziko | Javier Navarrete | Nomumita |
Goja-premio por plej bona sono | Miguel Polo Martín Hernández | Gajnintoj |
Goja-premio por plej bona ŝminkado kaj hararanĝo | José Quetglas Blanca Sánchez | Gajnintoj |
Goja-premio por plej bonaj specialaj efektoj | David Martí Reyes Abades Montse Ribe | Gajnintoj |
Disdonitaj la 11-an de februaro 2007.
Kategorio | Persono | Rezulto |
---|---|---|
BAFTA-premio por plej bona ne anglalingva filmo | Gajninto | |
BAFTA-premio por plej bona originala scenaro | Guillermo del Toro | Nomumita |
BAFTA-premio por plej bona foto | Guillermo Navarro | Nomumita |
BAFTA-premio por plej bona produkta dezajno | Eugenio Caballero | Nomumita |
BAFTA-premio por plej bona vestaĵa dezajno | Lala Huete Rocío Redondo | Gajnintoj |
BAFTA-premio por plej bona sono | Miguel Polo Martín Hernández | Nomumitaj |
BAFTA-premio por plej bona ŝminkado kaj hararanĝo | José Quetglas Blanca Sánchez | Gajnintoj |
BAFTA-premio por plej bonaj optikaj efektoj | Everett Burrell | Nomumita |
Disodnitaj la 25-an de februaro 2007.
Kategorio | Persono | Rezulto |
---|---|---|
Oskaro por plej bona eksterlanda filmo | Kandidato (por Meksiko) | |
Oskaro por plej bona foto | Guillermo Navarro | Gajninto |
Oskaro por plej bona originala scenaro | Guillermo del Toro | Nomumita |
Oskaro por plej bona ŝminkado | David Martí Montse Ribé | Gajnintoj |
Oskaro por plej bona filmmuziko | Javier Navarrete | Nomumita |
Oskaro por plej bona arta direktado | Eugenio Caballero Pilar Revuelta | Gajnintoj |
Gajninto de 9 premioj el 12 nomumitaj:
Ariel de Oro por plej bona filmo → Gajninto
Ariel por plej bona reĝisoro → Gajninto: Guillermo del Toro
Ariel por plej bona aktorino → Gajninto: Maribel Verdú
Ariel por plej bona aktoro → Nomumita
Ariel por plej bona eldono → Nomumita
Ariel por plej bona foto → Gajninto
Ariel por plej bona arta direktado → Gajninto
Ariel por plej bonaj vestaĵoj → (Lala Huete) Gajninto
Ariel por plej bona ŝminkado → (Jose Quetglas kaj Nieves Sanchez (Blanca)) Gajninto
Ariel por plej bonaj optikaj efektoj → Gajninto
Ariel por plej bona originala muziko → Gajninto
Ariel por plej bona sono → Nomumita
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.