El Pinós
From Wikipedia, the free encyclopedia
El Pinós estas hispana municipo kiu apartenas al Valencia Komunumo kaj lokas en okcidento de provinco Alikanto. Tiu limas al Murcia Regiono, ĝia surfaco konsistas el 126,48 km2 kaj estis loĝata de 8025 personoj en 2020[2].[3][4] Kaj la katalunlingva loknomo El Pinós kaj la hispanlingva loknomo Pinoso estas oficialaj[5], kaj fakte la loĝantaro mem estas duone katalunlingva kaj duone hispanlingva.
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio • municipo de Valencilando, Ŝtato ...
El Pinós/Pinoso | |||
katalune El Pinós, hispane Pinoso | |||
vilaĝo | |||
Urbdomo kaj placo de El Pinós | |||
|
|||
municipo en Hispanio • municipo de Valencilando | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | ![]() | ||
Regiono | Valencia Komunumo | ||
Provinco | Provinco de Alakanto | ||
Komarko | El Vinalopó Mitjà | ||
Supermara alteco | 450 m s. m. | ||
Koordinatoj | 38° 24′ 12″ N 01° 02′ 32″ U (mapo) | ||
Areo | 126,48 km² (12 648 ha) | ||
Loĝantaro | 88 025 (2020) | ||
Denseco | 695,96 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 03650[1] | ||
ISO 3166-2:ES | ES-A | ||
![]() | |||
Retpaĝo: http://www.pinoso.org | |||
![]() | |||
Fermi
La malmulta nekultivita areo montras nur iome da izolaj pinoj, resto de iamaj arbaroj, el kio derivas la loknomo, kaj estas ankaŭ kelkaj kverkoj kaj aliaj gravaj plantospecioj kiel sparto, rosmareno kaj timiano[6]. La bazo de la loka ekonomio estis vitoj.