El Diario Montañés
From Wikipedia, the free encyclopedia
El Diario Montañés (mallonge, El Diario aŭ DM) estas hispana ĵurnalo kun sidejo en Santandero. Ĝi estas hispanlingva kaj paga. Ĝi estas precipe vendita kaj legita en Kantabrio.
Rapidaj faktoj gazeto, Speco ...
El Diario Montañés | ||
gazeto | ||
---|---|---|
Speco | ĉiutaga ĵurnalo | |
| ||
Establodato | 1-a de aŭgusto 1902 | |
Posedata de | Vocento vd | |
Stabo | Santandero | |
Eldonkvanto | 41.858 | |
| ||
Retejo | http://www.eldiariomontanes.es/ | |
Fermi
Dum la jaro 2013, la ĉiutaga nombro de legantoj estis 190.000 Arkivigite je 2013-12-20 per la retarkivo Wayback Machine, tio estas, 9 el 10 ĉiutagaj legantoj en Kantabrio. Ĝi estas la plej legita ĵurnalo en la regiona ĉefurbo Santandero kaj en la tuta regiono ĝi okupas pli ol 60% el la merkato. De la jaro 1999 la novaĵoj publikigitaj en la ĵurnalo estas ankaŭ legeblaj en ties retejo.
La nomo Montañés devenas de La Montaña (Esperante, La Monto), kiu estas kromnomo de la regiono Kantabrio.