From Wikipedia, the free encyclopedia
Elĥot aŭ Elĥotovo (osete Елхот, ruse Эльхотово) estas grava vilaĝo en Nord-Osetio, administracia centro de la Kirova distrikto de Nord-Osetio.
Elĥot | |||
---|---|---|---|
vilaĝo administra dividaĵo de Rusio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 363600 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 7 212 (1939) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 20′ N, 44° 12′ O (mapo)43.33333333333344.2 [+] | ||
Alto | 305 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Elchotovo [+] | |||
Plejparto de la vilaĝanoj estas osetoj. Kredantoj inter ili estas islamanoj.
La vilaĝo estis fondita en 1838, kiam kelkaj osetaj familioj estis translokigitaj ĉi tien por gardi trapasejon inter montoj. La trapasejo estas elfluejo de rivero Terek el la Oseta Dekliva Plataĵo.
En la tagoj de la Dua mondmilito la trapasejo de Elĥotovo estis loko de severaj bataloj (1942), pri kio memorigas monumento en la trapasejo. Tiam nazioj sukcesis pluiri, sed estis haltigitaj kelkdek kilometrojn orienten, ĉe la rando de Vladikavkaz.
En la vilaĝo situas kolĥozo "Kavkaz", konservaĵ- kaj pan-produktantaj fabrikoj, fervojstacio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.