astronomia evento, dum kiu Suno estas ekzakte super Tera ekvatoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Ekvinokso (de la latina aequinox, "egala nokto") estas punkto kie la ekliptiko kaj la ĉiela ekvatoro kruciĝas.
.
Dato kaj horo de la ekvinoksoj (UTC) | ||
---|---|---|
Jaro | Ekvinoksoj de marto | Ekvinoksoj de septembro |
2020 | 20-an de marto 03:50 | 22-an de septembro 13:31 |
2021 | 20-an de marto 09:37 | 22-an de septembro 19:21 |
2022 | 20-an de marto 15:33 | 23-an de septembro 01:04 |
2023 | 20-an de marto 21:24 | 23-an de septembro 06:50 |
2024 | 20-an de marto 03:06 | 22-an de septembro 12:44 |
2025 | 20-an de marto 09:01 | 22-an de septembro 18:19 |
2026 | 20-an de marto 14:46 | 23-an de septembro 00:05 |
2027 | 20-an de marto 20:25 | 23-an de septembro 06:02 |
2028 | 20-an de marto 02:17 | 22-an de septembro 11:45 |
2029 | 20-an de marto 08:02 | 22-an de septembro 17:38 |
2030 | 20-an de marto 13:52 | 22-an de septembro 23:27 |
Dum la suno "iras" en sia tutjara ciklo laŭ la ekliptiko, ĝi ŝajnas transiri la ĉielan ekvatoron dufoje: unufoje en printempo, irante de sudo al nordo (la printempa ekvinokso); unufoje en aŭtuno, irante de nordo al sudo (la aŭtuna ekvinokso).
La vorto povas ankaŭ signifi la okazon de la transiro, kaj la tago en kiu ĝi okazas. En tiuj tagoj (la 20-23aj de marto kaj septembro), la nokto kaj tago estas de egalaj longecoj, po 12 horojn ambaŭ. Naturreligioj kiel novpaganismo kaj viĉo festas ekvinoksojn kiel ŝabatojn (vidu Eostaro kaj Mejbono); la dato de la printempa ekvinokso fiksas la daton de Pasko, kaj en pluraj landoj la ekvinoksoj estas konsiderataj la tradiciaj komenciĝoj de printempo kaj aŭtuno.
En la ekvinoksoj, la suno leviĝas ekzakte en la oriento kaj subeniras ekzakte en la okcidento.
La ekvinoksaj punktoj ne estas fiksitaj lokoj en la ĉiela sfero; ili iras okcidenten laŭ la ekliptiko, transirante ĉiujn la konstelaciojn de la zodiako dum periodo de 26 000 jaroj. Ĉi tiu fenomeno nomiĝas precesio de ekvinoksoj.
La printempa ekvinokso estas referencpunkto en la ekvatora koordinatsistemo.
La kaŭzo por la sezonoj estas, ke la rotacia akso de la tero ne estas orta al sia orbita ebeno. La tera akso estas kliniĝita je angulo de ĉirkaŭ 23,44° de la orbita ebeno. Tiu nomiĝas aksa dekliniĝo aŭ oblikveco de la ekliptiko. Konsekvence, dum duono de la jaro (ekde ĉirkaŭ la 20-a de marto ĝis ĉirkaŭ la 22-a de septembro) la norda hemisfero kliniĝas al la suno, kun la maksimumo ĉirkaŭ la 21-a de julio. Same dum la alia duono de la jaro, estas la vico de la suda hemisfero, kun la maksimumo ĉirkaŭ la 21-a de decembro. La du fojoj, kiam la suno troviĝas rekte super la ekvatoro, estas la ekvinoksoj. Plue, en tiu momento kaj la norda poluso kaj la suda poluso de la tero estas ĝuste sur la terminatoro (tag-nokt-limo), do la tago kaj la nokto estas egale dividitaj inter la hemisferoj. Estas kelkaj rimarkindaĵoj pri la ekvinoksoj:
La klarigado donita en la ĉi-antaŭa alineo eble estus utila por observanto en fora kosmo. Vidite de la tero, la klarigado restas la sama, sed ŝanĝiĝas la orientiĝo. Nun la suno turnas ĉirkaŭ la tero dum unu jaro. En la duonjaro ĉirkaŭ junio la suno leviĝas kaj subiras plinorden, kio signifas pli longajn tagojn kaj malpli longajn noktojn por la norda hemisfero kaj malpli longajn tagojn kaj pli longajn noktojn por la suda. Dum la duonjaro ĉirkaŭ decembro, la suno leviĝas kaj subiras plisuden, kaj la longoj de tago kaj nokto estas reversaj. Plue, je la ekvinoksa tago la suno leviĝas (ĉie ajn sur tero krom la polusoj) je la 6:00-a horo matene kaj subiras je la 18:00-a horo vespere laŭ la loka tempo. Sed tiu tempo ne ĉie estas tute ekzaktaj pro diversaj kialoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.