Listartikolo en Vikipedio From Wikipedia, the free encyclopedia
Tio estas listo de Ekstremaj punktoj de Rusio.
La plej nordaj kaj plej orientaj punktoj de Rusio koincidas kun tiuj de Eŭrazio (ambaŭ por la kontinento kaj inkluzive de la insuloj).
La ekstremaj punktoj de Sovetunio estis identaj, krom tio ke la plej suda punkto de Sovetunio estis Serĥetabad en Turkmenio, kaj la plej alta pinto estis Montopinto Ismail Samani (Montopinto de komunismo) en Taĝikio, je 7 495 m.
De 1799 ĝis 1867 la plej orienta punkto de la Rusia Imperio situis en Nordameriko, ĉe la limo inter rusa Alasko kaj Brita Nordameriko, kiu koincidis kun al la tiama internacia datlinio. La plej okcidenta punkto de la Imperio estis lokita en Pyzdry en Kongresa Pollando de 1815 ĝis la okupacio fare de germanaj kaj aŭstro-hungaraj soldatoj en 1915. Serĥetabad en la hodiaŭa Turkmenio estis la plej suda punkto de la Imperio ekde 1885. Denove, ĝis la Vendo de Alasko, la pinto de Denali estis la plej alta pinto en la Imperio, je 6 194 m super la marnivelo.
La ceteraj ekstremaj punktoj estas la samaj kiel la ekstremaj punktoj de la Sovetunio.
Inkluzive de insuloj kaj eksklavoj
Nur kontinua kontinento
Vilaĝoj kaj urboj
Konstantaj loĝpunktoj
1laŭ la limo de la internacia datlinio.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo List of extreme points of Russia en la angla Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.