Maldekstra ekstremismo estas termino por priskribi politikajn orientiĝojn, ideologiojn kaj aktivaĵojn ene de la politike maldekstra movado, kiuj malakceptas la demokratiajn, konstituciajn ŝtatojn kaj la establitan ekonomian sistemon kaj volas per perfortaj, neleĝaj rimedoj anstataŭigi ilin per egalisma socio (ĉu aŭtoritate gvidita, ĉu memadministra). Temas do pri iaspeca terorismo motivita per ekstreme maldekstra ideologio (komunismo, stalinismo, maoismo ktp).
La plej konataj ekzemploj de maldekstra ekstremismo estas la Ruĝa Teroro dum la Oktobra Revolucio en Rusio, Ruĝarmea Frakcio en Okcidenta Germanio kaj Japana Ruĝa Armeo en Japanio. Dum la malvarma milito, komunismaj ŝtatoj subtenis maldekstrajn organizaĵojn kiel eksteran subfosan forton. Ekzemple, Orienta Germanio subtenis Ruĝarmean Frakcion por kreskigi sociajn konfliktojn en Okcidenta Germanio. Same KGB subtenis la Ŝakalon samkiale.[1]
Post la falo de komunismo maldekstra ekstremismo kiel politika ideologio malkreskis dum kelka tempo.
- Dekstra ekstremismo
- Ruĝa teroro
- Japana Ruĝa Armeo (Japanio)
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.