Eksteraj Regionoj (Eŭropa Unio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eksteraj regionoj (ERoj) estas teritorioj de Eŭropa Unio situantaj ekster la eŭropa kontinento. La ERoj estis agnoskitaj unuafoje en deklaro aneksita al la Maastricht-Traktato de 1992. Ekde 2009 ili estas difinitaj en Artikolo 349 de la Traktato pri Funkciado de Eŭropa Unio, kiu specifas la manieron adapti eŭropan juron al ili.
La ERoj estas parto de Eŭropa Unio, male al Rilataj Transoceanaj Landoj kaj Teritorioj dependantaj de membrolandoj de Eŭropa Unio. Ĉi-lastaj ne formas parton de unia teritorio kvankam iliaj ŝtatanoj posedas la naciecon de membroŝtato de la Unio. Krome, nek la transmaraj departementoj (kiuj estas ERoj), nek la Rilataj Transoceanaj Landoj kaj Teritorioj estas parto de la Schengen-areo (krom la Acoroj, Kanarioj kaj Madejro).
La Eksteraj regionoj indikitas helblue sur la suba mapo kun la asociataj teritorioj de Eŭropa Unio. Ili situas en Atlantika Oceano, Sudameriko kaj Hindia Oceano.
- Kategorio Eksteraj Regionoj (Eŭropa Unio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |