Eksperimento pri birdo en aerpumpilo
pentraĵo de Joseph Wright of Derby / From Wikipedia, the free encyclopedia
Eksperimento pri birdo en aerpumpilo (angle An Experiment on a Bird in the Air Pump) estas pentraĵo plenumita en 1768 de la brita pentristo Joseph Wright of Derby. Ĝi apartenas al serio da kandel-lumigitaj scenoj, kiujn Wright verkis dum la 1760-aj jaroj. Tiu oleo-sur-tolo malkonformas al tiutempaj konvencioj, ĉar ĝi bildigas sciencan temon laŭ la solena stilo kutime rezervita al historiaj aŭ religiaj temoj. Wright, originala kaj provinca artisto, abunde kaj intime bildigis la industrian revolucion kaj la sciencan progreson de la klerisma periodo. Kvankam liaj pentraĵoj estis jam tiutempe agnoskitaj kiel interesaj kuriozaĵoj, liaj stilo kaj sciencaj scenoj neniam estis imititaj de kolegaj, pli laŭmodaj pentristoj. La verkon posedas la Nacia Galerio de Londono depost 1863 kaj estas daŭre rigardata kiel majstroverko de la brita pentrado.
Eksperimento pri birdo en aerpumpilo (An Experiment on a Bird in the Air Pump) |
Joseph Wright of Derby, 1768 |
Oleo sur tolo (183 × 244 cm) |
Nacia Galerio (Londono, Britio) |
La pentraĵo bildigas naturfilozofon, pioniron de moderna scienco, rekreantan unu el la aerpumpilaj eksperimentoj de Robert Boyle en la 17-a jarcento : birdo estas progrese senigita el oksigeno antaŭ diverskonsista grupo da observantoj. La grupo montras variajn emociojn, sed la plejmultaj observantoj plivole interesiĝas pri la scienca rezulto de la eksperimento, ne pri la destino de la birdo. La centra persono rigardas eksteren, kvazaŭ li invitus la vidanton partopreni la eksperimenton.