azerbajĝana ĵurnalisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Ejnula Emin oglu Fatulajev (azere Eynulla Emin oğlu Fətullayev, naskiĝis la 25-an de septembro 1976 en Bakuo) estas azeria ĵurnalisto kaj eldonisto de la sendependa ruslingva semajna gazeto Реальный Азербайджан (Reala Azerbajĝano) kaj de la azerbajĝanlingva taga gazeto Gündəlik Azərbaycan. Li estis enkarcerigita inter 2007 kaj 2011 en Azerbajĝano pro siaj komentoj pri la Masakro de Hoĝali. Kontraŭ lia malliberigo internacie protestis interalie la asocioj Raportistoj sen limoj, PEN-klubo internacia, la Komitato por Protekto de Ĵurnalistoj (angle Committee to Protect Journalists, Novjorko). Amnestio Internacia nomis lin "prizonulo prokonscienca" kaj "prioritata kazo de 2011". Kondamnita en 2007 je mallibereco de 8 jaroj, la 24-an de majo 2011 li estis liberigita post amasaj retpoŝtaĵoj laŭ iniciato de Amnestio Internacia senditaj el multaj partoj de la tero al la azerbajĝana prezidanto Ilham Alijev.
Ejnula Fatulajev | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de septembro 1976 (47-jaraĝa) en Bakuo |
Ŝtataneco | Azerbajĝano |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.