![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cd/Soral_Lyon.jpg/640px-Soral_Lyon.jpg&w=640&q=50)
Egaleco kaj repacigo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Egaleco kaj Repacigo (ER) estas franca politika asocio fondita en junio 2007 de Alain Soral sekve al la franca prezidanta baloto de majo 2007 gajnita de Nicolas Sarkozy. En la komenco ER estis proksima al la Nacia Fronto (naciisma franca partio), sed poste malproksimiĝis. La devizo de la movado estas Maldekstro de la laboro kaj dekstro de la valoroj: por nacia repacigo. La retejo ER estas unu el la plej vizitata en Francio.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cd/Soral_Lyon.jpg/320px-Soral_Lyon.jpg)
Rapidaj faktoj Egalité et Réconciliation, partio • volontula asocio ...
Egaleco kaj Repacigo | |
---|---|
Egalité et Réconciliation | |
partio • volontula asocio | |
Lando | ![]() |
Estro | Alain Soral (prezidanto) |
Fondiĝo | |
Ideologio | Naciismo, Kontraŭimperiismo |
Retejo | https://www.egaliteetreconciliation.fr/ |
Fermi
Laŭ ER, la movado celas kuniĝon inter la socia maldekstro kaj la societa dekstro, kontraŭ la dekstra socio kaj la societa maldekstro. La maldekstro de la laboro estas inspirita per marksismo. Precipe grava akso de ĝia politiko estas kontraŭcionismo. Sed multaj kontraŭuloj de ER konsideras ĝin antisemita.