Jean Baptiste Édouard VERREAUX (16a de Septembro 1810 – 14a de Marto 1868) estis franca naturalisto, taksidermisto, kolektisto kaj komercisto. Botanikisto kaj ornitologo Jules Verreaux estis lia pli aĝa frato.[1]
Édouard Verreaux | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Édouard Verreaux | ||
Naskonomo | Jean Baptiste Édouard Verreaux | |
Naskiĝo | 16-an de septembro 1810 en Parizo | |
Morto | 14-an de marto 1868 (57-jaraĝa) | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Jules Verreaux vd | |
Profesio | ||
Okupo | ornitologo dealer of naturalia (en) taxidermist (en) entreprenisto natursciencisto zoologia kolektisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En 1830 Verreaux veturis al Suda Afriko por helpi sian fraton aranĝi grandan sendaĵon de specimenoj. Li revenis en 1832 antaŭ pluiri al Sumatro, Javo, Filipinoj kaj Hindoĉinio. En 1834 li ekkontrolis la negocon de la familio pri natura historio en Parizo.
Verreaux desegnis kaj konstruis la orientalisman taksidermian dioramon Leono atakanta dromedaron por la Pariza Ekspozicio de 1867, kie li ricevis oran medalon.[2][3] Post la ekspozicio ĝi estis vendita al la Usona Muzeo de Natura Historio, kiu ekspoziciis ĝin en la Centennial Exposition de 1876.[4] La Muzeo Carnegie de Natura Historio — la posedanto de la dioramo ekde 1898 — forigis ĝin el la ekspozicio en 2020, citante la mankon de la verko de kultura akurateco kaj pro la movado Black Lives Matter.[2]
Verkoj
- L'Océanie en Estampes, ou description géographie et historique de toutes les Îles du grand océan et du continent de la Nouvelle Hollande ... (kun Jules Verreaux), 1832.
- Catalogue des objets d'histoire naturelle : composant le cabinet de Mm. Veraux, pére et fils, naturalistes préparateurs, boulevard Montmartre, No. 6, 1833.
- Catalogue d'oiseaux, 1849 Katalogo de birdoj.
- Catalogue des Oiseaux disponibles dans la maison d'E. Verreaux, 1868.[5]
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.