From Wikipedia, the free encyclopedia
La "orienta rivero", angle East River, en Novjorko estas longa kaj mallarĝa markolo, kiu ligas lafjordon Long Island kun la golfeto kie la rivero Hudsono enfluas la Atlantikan Oceanon. Malgraŭ sia nomo ne temas pri rivero, sed pri markolo.
La akvo de la "orienta rivero" fluas de nordoriento al sudokcidento kaj dividas la urbopartojn de Novjorko: okcidente situas Manhatano kaj Bronkso, oriente Kvinzo kaj Broklino sur la insulo Long Island.
Meze de la manhatana duoninsulo ankaŭ situas pli interligo inter la rivero Hudsono kaj la "orienta rivero": la "Harlem River", kontrolita per kluzoj, dividas Manhatanon sude kaj Bronkson norde.
En la "orienta rivero" situas la insuloj Rikers Island, Insulo Roosevelt, Mill Rock, Randall's Island, South kaj North Brother Island, kiuj ĉiuj apartenas al la urbo Novjorko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.