Eŭzebio de Verĉelo
episkopo de Verĉelo kaj sanktulo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭzebio de Verĉelo (itale: Eusebio di Vercelli) laŭ hagiografia tradicio, naskiĝis en Sardio kaj translokiĝis kune kun la patrino kaj plijuna fratino al Romo tuj post la martiriĝo de sia patro: en tiu urbo estis antaŭe liturgia lektoro. Eŭzebio (itale Eusebio) estis ordinita sacerdoto fare de la papo Marko kaj konsekrita episkopo per la manoj de papo Julio la 1-a la 15-an de decembro 345.
Tiu ĉi artikolo temas pri kristana verkisto, mortinta en 371. Pri aliaj samnomaj homoj vidu la apartigilon Eŭzebio. |
Sankta | |||||
Eŭzebio de Verĉelo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Episkopo de Verĉelo | |||||
Sankta Eŭzebio de Verĉelo, ilustraĵo eltirita el la Nurenberga Kroniko | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 283 p. K. en Sardio | ||||
Morto | 1-an de aŭgusto 371 (0371-08-01) en Verĉelo | ||||
Religio | kristanismo • katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Li estis la unua episkopo de Verĉelo kaj estis unu el precipaj elstaruloj de la reago kontraŭ la disvastiĝo de la Arianismo. Estas kultata kiel sanktulo en la Katolika Eklezio. | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Codex Vercellensis | ||||
| |||||
1-a episkopo de Verĉelo | |||||
Dum | 340- | ||||
Sanktulo, Patro de la Eklezio | |||||
Honorata en | Katolika eklezio | ||||
Festotago | 16-a de decembro, 2-a de aŭgusto | ||||
Atributoj | Pastora bastono, mitro | ||||
Patroneco | Eklezia Regiono Piemonto | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pri lia episkopeco oni havas informojn nur ekde 354, kiam li estis menciata en letero de Sankta Ambrozio de Milano kiu lin laŭdas pro la fakto ke li altrudis al la ekleziuloj de sia diocezo komunuman vivon, kiel okazadis en la monaĥaj cenobitoj, imitante en tio la praktikan kutimon de orienta klerularo. Ĝuste pro tio li estas ankaŭ honorata kiel kunfondinto de ilia ordeno ĉe la konfederaciitaj Laŭregulaj kanonikoj de Sankta Aŭgusteno.
Ĉar persista subtenanto de Atanazio, li estis en diplomata misio sendita de papo Libero kune kun Lucifero episkopo de Kaljaro al la imperiestro Konstancio la 2-a por lin puŝi al kunvoko de koncilio kiu decidu pri la kverelo inter la arianoj (subtenataj de la imperiestro mem) kaj la sekvuloj de la ortodoksio: la koncilion oni celebris en Milano en 355, sed ĉar la ariaj episkopoj estis la plimulto, Eŭzebio rifuzis subskribi la ediktojn altruditajn de la imperiestro.
Tiam Eŭzebio estis tuj depostenigita el la episkopa ofico kaj ekzilita en Skitopolo (Bejt Ŝe'an, nun Israelo), kaj poste en Kapadokio kaj fine en Tebaido (kristana ermitujo). En 361, post la morto de Konstancio la 2-a, la imperiestro Juliano, kiu kontraŭis kristanismon kaj katolikan kaj arianan, konsentis ke li reposedu sian episkopan sidejon. En 362 Eŭzebio partoprenis la koncilion de Aleksandrio en kiu estis decidite “pardoni” la episkopojn arianajn, kondiĉe ke ili revenu al la laika stato.