From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭstako la 3-a estis grafo de Bulonjo de 1087 ĝis sia morto ĉirkaŭ 1125, kaj filo de Eŭstako la 2-a (Bulonjo) kaj Sankta Ida de Loreno.
Eŭstako la 3-a | ||
---|---|---|
Grafo de Bulonjo | ||
Gotfredo de Bouillon kaj baronoj en la palaco de Aleksio la 1-a | ||
Persona informo | ||
Eustache III | ||
Naskiĝo | 1060 en Lorena duklando | |
Morto | 1125 en Rumilly | |
Familio | ||
Dinastio | Flandra dinastio (Balduenoj) vd | |
Patro | Eŭstako la 2-a vd | |
Patrino | Ida de Loreno vd | |
Gefratoj | Ida, Baldueno la 1-a kaj Gotfredo de Bouillon vd | |
Edz(in)o | Maria de Skotlando, grafino de Bulonjo vd | |
Infanoj | Matilda de Bulonjo vd | |
Profesio | ||
Okupo | feŭdulo vd | |
Grafo de Bulonjo | ||
Dum | 1087–1125 | |
Antaŭulo | Eŭstako la 2-a | |
Sekvanto | Matilda kune kun Stefano de Blois | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li partoprenis en la Batalo apud Hastings en 1066 kiel aliancano de Vilhelmo la Konkerinto, kaj eble estis li kiu mortigis la anglo-saksan reĝon Haroldon la 2-an. Kiam la ĉevalo de Vilhelmo mortis dum la batalo, Eŭstako donis al li sian ĉevalon.
Li heredis la graflandon de Bulonjo en 1087, kiam lia patro Eŭstako la 2-a mortis.
En 1096 li partoprenis la unuan krucmiliton, kune kun siaj fratoj Gotfredo de Bouillon kaj Baldueno la 1-a, sed baldaŭ revenis al siaj bienoj. Li edziĝis al Maria de Skotlando, filino de reĝo Malkolmo la 3-a kaj Sankta Margareta de Skotlando. Ili havis unu infanon, Matilda de Bulonjo, kiu estis la edzino de reĝo Stefano de Blois.
Tuj post la morto en 1118 de lia pli juna frato Baldueno, oni proponis al li la tronon de Jerusalemo. Komence Eŭstako diris ke li ne deziris ĝin, sed post iom da tempo estis persvadata akcepti ĝin kaj komencis vojaĝon al Jerusalemo. Tamen, kiam li atingis Apulion, li ricevis la novaĵon ke lia fora parenco Baldueno de Bourcq estis kronita, kaj li revenis al Bulonjo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.