Eŭsklingva literaturo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭsklingva literaturo estas la literaturo kiu uzas kiel esprimilon la eŭskan lingvon. Ĝis la 16a jarcento estis literaturo precipe parola kaj populara. La skribita literaturo sekvis similan vojon al tiu de aliaj literaturoj en lingvoj minoritataj. La unua presita verko ekskluzive en la eŭska estas la antologio de Bernart Etxepare, Linguae vasconum primitiae, eldonita en 1545, kiu estas ankoraŭ hodiaŭ eĉ unu el la plej cititaj tekstoj kiel referenco al la eŭska lingvo.
Dum la 17a jarcento la eŭsklingva literaturo vivis sian Oran Aĝon, en kiu prosperis la poezio kaj la religia prozo. Laŭlonge de sia historio, la eŭsklingva literaturo trovis gravajn obstaklojn por sia disvolviĝo, kiel la granda dialekta vario, kiuj malfaciligis la kreon de literatura lingvo kiu utilis kiel komuna modelo, la manko de uzo kiel oficiala lingvo, la neglekto de la elitoj kaj ĉefe la malpermeso de ĝia uzo en la administrado kaj eduka sistemo ĝis fino de la 18a jarcento.