politika partio en Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV) estas ekologiisma franca politika partio, nova nomo de la partio La Verduloj ekde la 13-a de novembro 2010[2], sekve de statutŝanĝo ebliganta anigi membrojn de la listoj Eŭropo Ekologio por la eŭropaj balotoj de 2009 kaj regionaj balotoj de 2010. Ĝi estas ano de la Eŭropa verda partio kaj de la Tutmondaj Verduloj.
Eŭropo Ekologio La Verduloj | |
---|---|
Europe Écologie Les Verts | |
partio | |
Lando | Francio |
Estro | Marine Tondelier (nacia sekretario) |
Vicprezidantoj | Sandra Regol, Jérémie Iordanoff |
Proparolanto | Alain Coulombel Chloé Sagaspe |
Prezidanto de la federacia konsilio | Henri Arevalo |
Fondiĝo | 13-an de novembro 2010 |
Loko de fondiĝo | Liono |
Koloro(j) | Verda |
Ideologio | Politika ekologio, Federaciismo, Daŭripova nekresko, Alimondismo |
Pozicio | Centra-maldekstra, Maldekstra |
Membroj | ĉ. 8 000 (2019)[1] |
Eŭropa nivelo | Eŭropa verda partio |
Retejo | http://www.eelv.fr |
Post sia sukceso dum la municipaj balotoj en 2008, la Verduloj decidis pligrandigi sian influon ĉe la ekologiismaj movadoj, kaj Daniel Cohn-Bendit proponis la kreadon de apertaj listoj kadre de la eŭropaj balotoj de 2009. La listoj, sub la nomo Europe-Écologie (Eŭropo-Ekologio) superis la esperojn, kunigante 16,3% da voĉdonoj[3]. La verduloj kaj la ekologiistoj de Europe-Écologie kiuj ne deziris aniĝi al La Verduloj decidis kunlabori por krei pli larĝan partion, renovigitan kaj kapablan kunordigi la multajn ekologiismajn movadojn. La oficiala impulso de la nova partio Europe-Écologie-Les Verts (Eŭropo-Ekologio-La Verduloj) okazis dum la konstituantaj kunsidoj en Liono la 9-an de novembro 2010.
En 2011, EELV organizis primarajn balotojn por elekti sian kandidaton por la prezidanta baloto de 2012. Eva Joly venkis ilin kontraŭ Nicolas Hulot kun 58,16% da voĉdonoj. Ŝi tamen ne sukcesis pludaŭrigi la bonajn rezultatojn de la partio, ricevinte nur 2,31% da voĉdonoj. Ŝi post la unua raŭndo instigis la voĉdonantojn voĉdoni por François Hollande duaraŭnde. Post lia venko, la respondeculoj de la partio voĉdonis akceptante estontan eventualan partoprenon al la registaro[4]. Balota intertraktado kun la socialista partio kadre de la deputitaj balotoj de 2012 ebligis la eniron de 17 deputitoj en la Nacia asembleo, tial la verduloj povis unuafoje krei parlamentan grupon. Krome, Cécile Duflot estis nomumita ministro de loĝado de la unua registaro de Jean-Marc Ayrault, aldone de Pascal Canfin (delegita ministro de disvolviĝo ĉe la ministro pri eksteraj aferoj Laurent Fabius) ĉe ties dua registaro. La rilatoj kun la socialistoj tamen iĝis akraj, kaj en aprilo 2014 la partio anoncis ke ĝi ne partoprenos en la 1-a registaro de Manuel Valls.
Dum la regionaj kaj departementaj balotoj de 2015, la partio ricevis nur 2,03% kaj 6,81% da voĉdonoj: tiuj malsukcesoj kaŭzis konfliktojn[5] kaj financajn problemojn[6]. Krom la antaŭaj eksiĝoj de la kunfondintoj Daniel Cohn-Bendit kaj Noël Mamère en 2013, multaj respondeculoj ne aprobis la decidon de la partio ne kunlabori kun la Valls-a registaro kaj forlasis ĝin: Jean-Vincent Placé, la tiama prezidanto de la grupo de la verduloj ĉe la senato kaj François de Rugy, la tiama kunprezidanto de la grupo de la verduloj ĉe la Nacia Asembleo en aŭgusto 2015, Barbara Pompili, la alia kunprezidanto de la grupo de la verduloj ĉe la Nacia Asembleo en septembro 2015, Emmanuelle Cosse, la tiama nacia sekretariino de la partio, en februaro 2016, ktp. En majo 2016, la grupo de la verduloj en la Nacia Asembleo estis nuligita, multaj deputitoj estinte kunigitaj kun la socialista grupo[7].
En 2016, kadre de la prezidanta baloto de 2017, la partio decidis organizi primarajn balotojn. Kvar kandidatoj prezentiĝis: Cécile Duflot, Yannick Jadot, Karima Delli kaj Michèle Rivasi[8], kaj fine Yannick Jadot venkis duaraŭde la baloton kontraŭ Michèle Rivasi kun 54% da voĉdonoj[9]. Tamen, la neatendita venko de Benoît Hamon kadre de la primaraj balotoj de la socialista partio kun ekoligia programo igis la kandidatajn kolektivojn pripensi pri kandidateca kunfando[10]. La du partioj traktadis kampajnan interkonsenton, kiun EELV decidis validigi de siaj aktivuloj per voĉdonado de la 24-a ĝis la 26-a de februaro 2017. Tamen, Yannick Jadot anoncis sian retiriĝon de la prezidenta baloto favore al Benoît Hamon la 23-an, antaŭ la voĉdonado, kolerigante aktivulojn kaj respondeculojn de la partio kiuj parolis pri "perfido" kaj "neo de demokratio". La voĉdonado okaziginta de la morgaŭon validigis la retiriĝon de Yannick Jadot kaj la interkonsenton kun la socialista partio kun 79,5% da voĉdonoj[11]. Benoît Hamon ekhavis historie malaltan nombron da voĉdonoj[12], kaj dum la sekvintaj deputitaj kaj senataj balotoj, EELV perdis ĉiujn siajn deputitojn kaj sukcesis elektigi nur tri senatanojn.
En 2019, EELV denove retrovis la sukceson, unue dum la eŭropaj balotoj, atinginte surprize 13,5% da voĉdonoj[13] (la opinisondoj taksintis inter 5 kaj 8%), tio kio ebligis la partion sendi 13 deputitojn al la Eŭropa Parlamento, kaj due dum la municipaj balotoj, dum kiuj multaj grandaj kaj mezgrandaj urboj estis venkitaj de verduloj aŭ de iliaj lokaj aliancitoj, interalie Liono, Marsejlo, Bordozo, Strasburgo, Besançon, Poitiers, Grenoblo. Ĉi-tiuj sukcesoj ebligis EELV-on gajni 6 pliajn senatanojn dum la sekvintaj senataj balotoj: nova verdula senata grupo estiĝis kun 12 parlamentoj[14].
Eŭropo Ekologio La Verduloj estas konsiderata kiel progresema por la sociaj temoj. La baza principo estas aŭtonomeco de la individuo, tio estas neniu supera rajto povas decidi pri nia vivo (religia moralo, ŝtata racio, ktp.). Ili aparte subtenas :
EELV subtenas projekton de kredo de 600 000 "verdaj" oficoj en la fakoj de loĝado, varmoizolado de konstruaĵoj, novaj energifontoj kaj loka terkulturo. Ĝi promocias la malaltigon de la ekarto inter riĉuloj kaj malriĉuloj per plialta akcizado de la grandaj mongajnoj, kaj mallongigon de la semajna labortempo.
EELV subtenas la ekologiismiĝon de la terkultura produktado per faciliigo de la transiro al ekologia agrikulturo de la bienoj[15], limigon de la uzado de pesticidoj[16], disvolviĝon de mallongaj komercaj cikloj[17], kaj ĝeneralan reformon de la KAP celante koncentri subvenciojn al malgrandaj medio-respektemaj bienoj[15].
EELV defendas drastajn reformojn por protekti la biodiversecon. Ĉi-lasta estas konsiderata kiel ege nepra kaj la verduloj pensas ĝin kiel grava indikilo de sana socio, en kiu homoj kunvivas harmonie kun bestaro kaj vegetaĵaro. Ĝi do proponas doni al ekosistemoj rajtojn el kiuj la rajto renoviĝi, kaj enkadrigi ĉiujn projektojn pri nova mineja, flughavena, aŭtovoja, turisma infrastrukturo, per reguloj pri respekto de la ritmo de renoviĝo de la naturo[18].
EELV estas federalista partio, ano de la Eŭropa Verda Partio. Ĝi defendas la estigon de eŭropa konstitucifara asembleo, de eŭropa alta aŭtoritato pri publika lojaleco por lukti kontraŭ la troinfluo de premgrupoj, kaj de tuteŭropaj elpopolaj referendumoj[19]. Ĝi defendas intensigon de la interkonformigadon de la leĝoj de la anaj ŝtatoj, de iliaj edukadaj sistemoj, de iliaj fremd-aferaj, sociaj kaj ekonomikaj politikoj.
EELV promocias kreadon de eŭropa komuna armeo sendependa de Usono kaj eksiĝo el la OTAN[20]. Ĉiu armea ekstera interveno de EU estu respektema de internacia laŭleĝeco, de demokratia konsento, proporcia, lastrimeda, kaj atentema pri homaraj kaj ekologiaj konsenkvecoj[21].
EELV intencas malaltigi la parton de la komerco de armiloj en la internacia komerco, defendas ampleksan planon de investadoj kaj de ekonomia disvolviĝo en Afriko (ĉefe per renoviĝantaj energioj, subvencioj al justaj firmaoj, luktado kontraŭ dezertiĝado). Ĝi promocias internacian maldeliktigon de samseksemo kaj transgenreco, kaj plenan parecon en internaciaj institucioj.
EELV defendas planitan malgrandigon de nuklea energio en la energia miksaĵo kaj grandskalaj investadoj en renoviĝantaj energioj.
La federacia konsilio konsistas el 150 membroj (75 viroj kaj 75 virinoj). Ĝi estas la "parlamento" de la partio kaj kunvenas proksimume ĉiutrimonate. Ĝi ebligas la komunikon inter la konsilioj de la diversaj regionoj.
Konsisto de la estraro de la federacia konsilio :
"La kongreso estas la suverena instanco de Eŭropo-Ekologio-La-Verduloj kie decidiĝas la politika orientiĝo. Ĝi kunvenas ĉiutrijare". "La kongresoj okazas dufaze. La unua fazo konsistas el regionskalaj kuniĝoj asembleen de ĉiuj anoj rajtigitaj laŭ la kondiĉoj de la regularo. La dua fazo estas la unuloka kunveno en asembleo nomita "federacia kongreso" de la delegitoj elektitaj regione". "Inter du ordinaraj kongresoj, eksterordinaraj kongresoj povas okazi"[22].
De la eksterordinara kongreso de la 30-a de novembro 2019, la anoj estas:
EELV estas la nura grava franca partio kiu subtenas la disvolvon de esperanto[23]. Ĝi havas komisionon pri esperanto kaj lingva politiko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.