![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/91/PSY_EMTV_logo_26_%25288198008933%2529_%2528cropped%2529.jpg/640px-PSY_EMTV_logo_26_%25288198008933%2529_%2528cropped%2529.jpg&w=640&q=50)
Eŭropaj Muzikaj Premioj de MTV
From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭropaj Muzikaj Premioj de MTV | ||
![]() | ||
premiaro | ||
---|---|---|
Branĉoj | • MTV Europe Music Award for Best New Act • MTV Europe Music Award for Best Song • MTV Europe Music Award for Video for Good vd | |
Organizanto | Paramount Networks Europe, Middle East, Africa & Asia (EMEAA) | |
Fondita en | 1994 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Eŭropaj Muzikaj Premioj de MTV enkondukiĝis en 1994 kiel paralelaĵo al la usonaj "Filmaj Muzikaj Premioj de MTV" aŭ angle "MTV Video Music Awards" (VMA). Kiel unu el pluraj diferencoj al la usonaj premioj, en la eŭropaj muzikaj premioj ekde 1998 ekzistas apartaj kategorioj por la plej bona artisto de iuj regionoj de Eŭropo, kaj poste pli kaj pli de unuopaj landoj aŭ landogrupoj (ekzemple Germanlingvio aŭ Baltio). Tiujn regionajn premiitojn kaj la venkintojn en plej multaj aliaj kategorioj rajtas en la MTV-retejo elekti ĉiuj voĉdonemuloj, kvankam la entrepreno MTV ja antaŭe elektis la kandidatojn, do ja influas la elektoproceson.
La ceremonioj de la Eŭropaj Muzikaj Premioj de MTV estas tutmonde elsendataj televide kaj interrete, kaj povas esti spektataj fare de pli ol miliardo da homoj.
La premioj estas kritikataj pro tio, ke ili ja nomiĝas "eŭropaj", sed tre estas dominataj de usonaj artistoj. Eĉ la laŭdaj prezentoj de unuopaj premiitoj estas plej ofte de usonanoj. Krome oni evitas eŭropan impreson de la ceremonioj, ĉar ĉiu televida stacio de MTV nur montras la prezenton de "sia" regiona artisto: La kanalo "MTV Germanio" do ne montras la prezenton de la "plej bona brita aŭ irlanda artisto", sed de la "plej bona germanlingva artisto".