From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa tago aŭ la tago de Eŭropo[1] estas internacia tago celebrata ekde 1985 ĉiujare la 9-an de majo en la membroŝtatoj de Eŭropa Unio por kunmemori la Deklaron de Schuman. La 9-an de majo 1950 la franca ministro Robert Schuman [rober ŝuman] faris ambician deklaron, en kiu li pledis por organizaĵo por meti la francujan kaj germanujan produktadon de karbo kaj ŝtalo sub komunan mastrumadon. Tiu organizaĵo, la Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo, kiu ankaŭ estis malfermita por partopreno de la aliaj eŭropaj landoj, estis fondita de Francio, Okcidenta Germanio, Italio kaj Benelukso je la 18a de aprilo 1951 per la Traktato de Parizo kaj ekfunkciis en 1951.
Per la komuna mastrumado de la du tre gravaj bazaj produktoj ekestis la komunaj bazoj por forta postmilita ekonomia disvolviĝo, dum nova milito inter la iamaj rivaloj Francujo kaj Germanujo iĝos ne nur nepensebla sed ankaŭ materie neebla. Ĉe la efektiviĝo de la Traktato de Parizo ekestis la konkreta fundamento por la Eŭropa Ekonomia Komunumo, kiu estis fondita kvin jarojn poste per la Traktato de Romo. En la sekvanta duona jarcento la eŭropa kunlaborado elkreskis en la nunan Eŭropan Union. Ĉar je la 9a de majo 1950 per la Schuman-deklaro ekestis la unua decida iniciato por la postmilita eŭropa kunlaborado kaj unueco, oni en la pinta konferenco de Milano en 1985 decidis deklari la 9an de majo kiel la Eŭropan Tagon.
La Eŭropa Tago ankoraŭ estas ne tre konata, sed por la eŭropuniaj oficistoj ĝi estas feria tago. Ekde 2019 la Eŭropa Tago estas publika festotago en Luksemburgo.
Ĝi ne estu konfuzita kun la Eŭropa tago fondita fare de la Konsilio de Eŭropo en 1964 kaj festata ĉiujare la 5-an de majo.
Oficiala lingvo | Traduko |
---|---|
germane | Europatag[alpha 1] |
angle | Europe Day[alpha 2] |
bulgare | Денят на Европа[alpha 3] |
kroate | Dan Europe[alpha 4] |
dane | Europadagen[alpha 5] |
hispane | Día de Europa[alpha 6] |
estone | Euroopa päev[alpha 7] |
finne | Eurooppa-päivä[alpha 8] |
france | Journée de l'Europe[alpha 9] |
greke | Ημέρα της Ευρώπης[alpha 10] |
hungare | Európa-nap[alpha 11] |
irlande | Lá na hEorpa[alpha 12] |
itale | Festa dell'Europa[alpha 13] |
latve | Eiropas diena[alpha 14] |
litove | Europos diena[alpha 15] |
malte | Jum l-Ewropa[alpha 16] |
nederlande | Dag van Europa ou Europadag[alpha 17] |
pole | Dzień Europy[alpha 18] |
portugale | Dia da Europa[alpha 19] |
rumane | Ziua Europei[alpha 20] |
slovene | Dan Evrope[alpha 21] |
slovake | Deň Európy[alpha 22] |
svede | Europadagen[alpha 23] |
ĉeĥe | Den Evropy[alpha 24] |
En Luksemburgo, la 9-a de majo iĝis feritago en 2019[2].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.