From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Universitato de Atlantiko (mallonge UNEATLANTICO) estas privata universitato[1] en Santandero, en Kantabrio (Hispanio). Ĝi situas en la Scienca kaj Teknologia Parko de Kantabrio.
Eŭropa Universitato de Atlantiko | ||
---|---|---|
privata universitato | ||
moto | Ex veritate lux, ex labore virtus "De vero, lumo; de laboro, virto" | |
Informoj | ||
fondodato | 2013 | |
Situo | ||
Geografia situo | 43° 27′ 6″ N, 3° 52′ 33″ U (mapo)43.4518-3.8759 | |
lando | Hispanio | |
urbo | Parque Científico y Tecnológico de Cantabria | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
| ||
Ĝi ekfunkciis la 29-an de septembro 2014,[2] kun 8 universitataj titoloj kaj 350 studentoj. La unua promocio ricevos sian titolon dum la kurso 2017-2018. La titoloj estas adaptitaj al la Eŭropa Spaco de Supera Eduko. De ĝi dependas la Centro de Esploro kaj Industria Teknologio de Kantabrio (CITICAN).
La universitato havas areon kun 16.500 kvadrataj metroj en la Scienca kaj Teknologia Parko de Kantabrio, en la urbo Santandero. Kiam konstruado finiĝos, la universitato havos subteran parkejon, aŭlon por 400 homoj, bibliotekon, kafejon, laboratoriojn,komputilejojn, studejojn, gimnastejon, inter aliaj.
Por krei la universitaton, privataj investantoj donis 16.5 milionoj da eŭroj. Oni uzis 14.5 por konstrui la sidejon. Per la restantaj 2 milionoj oni kreis la Centron de Esploro kaj Industria Teknologio de Kantabrio (CITICAN), tio estas, fondaĵon por disvolvi universitatajn projektojn pri scienca esplorado.
Ties devizo estas en la latina: Ex veritate lux, ex labore virtus (El vero, lumon; el laboro, virton).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.