Eŭropa ŝoseo 38
internacia ŝoseo en Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La eŭropa ŝoseo 38 (E 38) estas eŭropa ŝoseo, kiu kondukiĝas de Hluĥiv (Глухів) en la sumia provinco de Ukrainio tra Voroneĵ, Saratov al Oral (Орал) en Kazaĥio, kaj plu tra Kizilorda (Қызылорда) al Ŝimkento (Шымкент) en Kazaĥio. En Rusio la ŝosea parto inter Kursk kaj Saratov korespondas al la rusa aŭtovojo A144, en Kazaĥio inter Oral kaj Ŝimkento al la kazaĥa aŭtovojo M32.
Rapidaj faktoj Bazaj datumoj ...
Fermi
Ĉe sia orienta finiĝo, la ŝoseo transiras al la eŭropaj ŝoseoj E 40 kaj E 123.