internacia ŝoseo en Eŭropo From Wikipedia, the free encyclopedia
La eŭropa ŝoseo 10 aŭ E 10 estas eŭropa ŝoseo, kiu komenciĝas en Å en Norvegio kaj finiĝas en Luleå en Svedio.
La ŝoseo longas 880 kilometrojn, el ili 397 kilometrojn kondukiĝas tra Norvegio kaj 483 kilometrojn tra Svedio.
Å–Narvik–(limo Norvegio-Svedio)–Kiruna–Gällivare–Överkalix–Kalix–Luleå
En la norvegia parto la ŝoseo kondukiĝas super 10 pontoj kaj tra 12 tuneloj. La plej longaj pontoj estas la Tjeldsund bru (1007 m) kaj la Raftsundbrua (711 m). La plej longaj tuneloj estas la Sørdalstunnelen (6338 m) kaj la Sløverfjordtunnelen (3337 m)
La ŝoseo E 10 en mallongaj partoj kondukiĝas komune kun tri aliaj eŭropaj ŝoseoj:
La 1-an de decembro 2007 malfermiĝis la ŝosea parto "Lofast" inter la golfeto Raftsund kaj la loko Gullesfjordbotn. Tiu parto longas 53 kilometrojn kaj mallongigas la ŝoseon E 10 je 30 kilometroj. Tial pramŝipa veturo inter la lokoj Melbu kaj Fiskebøl ne plu necesas por atingi la Lofotojn de nordo.
La nuna ŝoseo E 10 havas sian kodon nur ekde la jaro 1992. La norvegia parto nomiĝis „vei 19“ (vojo 19) kaj la sveda parto inter la ŝtata limo kaj la urbo Töre havis la nomon „riksväg 98“ (regna vojo 98).
"E 10" antaŭ la jaro 1985 estis la nomo por la ŝoseo Parizo – Bruselo – Amsterdamo – Groningen.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.